Mi nomiĝas Tyron. Mi estas brita studento nun loĝanta en Usono, sed plej grave por ĉi tiu blogero, mi estis membro de la organiza teamo de Retoso – la nova retevento de TEJO (Tutmonda Esperantista Junularo). Nia teamo havis 7 membrojn el 7 landoj (tra 4 kontinentoj) kaj sukcese organizis Retoson – la evento okazis de la 2-a ĝis la 5-a de aprilo 2021, kun 70 horoj da programeroj kaj 200 partoprenantoj el 45 landoj.

TEJO estis fondita en 1938 kaj reprezentas ĉiujn junajn Esperanto-parolantojn. Unu el ĝiaj ĉefaj agoj ekde ĝia fondiĝo estas la organizado de la “Internacia Junulara Kongreso”, kiun oni planis okazigi pasintjare je la 76-a fojo, en Nederlando. Pro la kronvirusa pandemio tamen oni devis movi ĝin en la reton, kaj malgraŭ ĉiuj atendoj tio ege sukcesis! Tio neniel egalis ĉeestan eventon, sed ĝi ja havis specifajn avantaĝojn, ekzemple, ke ĝi estis multe pli alirebla por internacia movado kiel la Esperanta – la 3 pintaj landoj estis Germanujo, Brazilo kaj Usono, ĉiu en alia kontinento. Grupo el ni en TEJO vidis tion kaj opiniis, ke estos bedaŭrinde, se oni forgesos pri retaj Esperanto-eventoj, kaj ties avantaĝoj, postfine de la pandemio. El tio naskiĝis Retoso.

La nomo Retoso venas de la Esperantaj vortoj reto kaj etoso, kaj tio donas bonan impreson pri tio, kion ni strebas atingi per la evento. Ni havis tre diversteman programon. Se doni ekzemplojn, miaj propraj plej ŝatataj eroj estis la debato “Ĉu ni uzu la anglan aŭ ni ataku ĝin?”, la prelego “Esperanto: ĉu minoritata lingvo?”, la nokta babilejo “Amerika Gufujo”, la (plene Esperanta) koncerto de Tim Gallego, la ekumena paska diservo, kaj la talentoprezento “Kultura Horo”. Krome, la evento IRIS (Internacia Reta Interfaka Simpozio) okazis paralele al nia programo, kun 7 altkvalitaj akademiaj podiaj diskutoj pri tre diversaj temoj.

Ni tre dankas pro la subteno donita al ni de ESF. Ĉar tio estas tute nova evento, ni havis nenian evidente sekvindan financan modelon, kaj tre maltrankvilis, ke Retoso ne estos finance daŭrigebla. Tiucele ni petis unufojan subvencion de ESF. Tio estis dankinde donita kaj tre helpis nin. Unuflanke, ĝi finance apogis la eventon kaj ebligis al ni riski decidojn, kiujn ni verŝajne ne estus farintaj sen ĝi – ekzemple ebligi, ke TEJO-membroj ĉeestu senpage. Tio estis certe la ĝusta decido, ĉar ĝi provizis Retoson per sufiĉa kvanto da ĉeestantoj por permesi tiel malavaran programon, kaj ni ne povus tion fari sen la subteno de ESF. Sed eĉ pli grave ol tio, ĝi liberigis nian organizan teamon el la devo konstante zorgi pri financoj, kaj ebligis al ni enfokusigi nian energion por efektive organizi la eventon.

Dekomenca parto de nia celo estis, ke tiu evento ne nur unufoje okazu. Ni volis ekigi tradicion de reteventoj gastigataj de TEJO, kiel daŭran suplementon al la ĉeestaj kunvenoj de ĝi organizataj. Estas tro frue por vidi, ĉu tiun celon ni atingos. Ni origine intencis organizi Retoson dufoje jare – je pasko kaj poste ĉirkaŭ la fino de oktobro – sed la nuligo kaj (ankoraŭfoja) retigo de la IJK modifis tiujn planojn. Ekzistas tamen kelke da pozitivaj indikoj. Nia teamo devis labori tre pene pri agoj kiel ekzemple plenskribi la kontraktojn, konstrui la retejon, elpensi la ideon de la evento, inventi nomon, establi ĉiujn internajn laborprocedojn, ktp. Estontaj organizaj teamoj ne devos ripeti tiun laboron, do la baza kosto de reorganizo estos multe pli malalta. Kaj eĉ se la retigo de la IJK tuŝas niajn originajn planojn por Retoso, tio tamen montras, ke retaj eventoj estas nun konstanta trajto de la esperantista pejzaĝo, kaj tio estas signo nur pozitiva.

Tyron venas de Britio kaj nuntempe faras sian magistron ĉe la Universitato de Misurio en Usono. Li lernis Esperanton en 2015, kaj nun estas tre aktiva en la movado, interalie kiel komitatano de TEJO, organizanto de Retoso, kaj ofta verkanto kaj preleganto pri Esperanto-historio.

Plu esplori: Jutubkanalo de TEJO

Kun koraj dankoj al Simon Davies por la traduko.

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept