Gobbo, Federico. Amikaro: Lernolibro de Esperanto. lulu.com: la aŭtoro, 2019.

Malofte aperas novaj lerniloj en Esperanto, kiuj efektive spegulas la nunajn bezonojn de instruistoj je la unua nivelo. Granda parto de tio fontas el la arteza vero, ke tiu unua nivelo ŝanĝiĝis draste dum la lastaj dek kvin jaroj. Almenaŭ en la anglalingva mondo, kie mi pasigas la plimulton de mia instrutempo kiel konstanta stabano de la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), preskaŭ neniu serĉas ĉeestan kurson aŭ eĉ libron kiel enkondukon al Esperanto. Same, kluboj apenaŭ ofertas kursojn taŭgajn al novuloj kaj interesitoj, se ili iel ajn instruas–normale, se ili kapablas kunveni regule kaj paroli en Esperanto la plimulton de la tempo, oni taksas tion sukceso. (Ĉu estis perfide rezigni pri instruado, historie kaj eĉ statute grava celo de la loka organismo? Verŝajne ne. Certe la kvalito de ĉeesta instruado variis tiom, kiom la lingva flueco kaj pedagogia lerteco de la amatoro instruanta la lingvon, nepoke konfuzante kaj mistifikante la neofitojn. Se ni devas gardi kaj ardigi la intereson de la novuloj, resurson konstantan sed fragilan kaj elĉerpeblan, ŝanĝi la celojn de loka grupo ŝajnas al mi tute saĝe.)

Anstataŭ lamenti la nunan staton de Esperanto, veante pro la iamo longe for kaj ĝiaj avantaĝoj rilate propagandon, ni konstatu, ke tute nova tereno etendiĝas antaŭ ni. Nuntempe, homoj normale entuziasmiĝas pri Esperanto proprainiciate pro sia Interrete vastigita kompreno de la mondo. Tiu sama reto minutojn post la interesiĝo povas doti ilin per fundamenta (foje eĉ kela) scio de la lingvo. Normale, en la dua etapo de lernado ili rekte aŭ sinue atingas ian altkvalitan retan kurson kiel Lernu! aŭ Duolingo, eĉ se ili jam sorbis kelkajn kliŝojn per nacilingva fonto de varianta kvalito (kiel mi emfazis supre, amatora “scio” ne mankas al nia movado). Eĉ tiam, Esperanto tre ofte ŝajnas al ili eksperimento Safir-Vorfa, ludo edifa, eĉ ĉifro privata–resume io, kio diferencas de aliaj neparolataj, ekzotaj, kaj artaj lingvoj nur je la fanfaronita facileco. Malkiel novulo foire varbita de karno, ostoj, kaj flugfolioj, kies interesiĝo en si mem implicas apartenon al iaspeca societo aŭ klubo ene de pli vasta komunumo, la novuloj de la nuno neniel devas supozi, ke Esperanto estas vivanta lingvo kun historio, normoj, kaj iaspeca kulturo.

Tial, la nuna unua kurso devas diferenci de la antaŭa dumaniere. Unue, ĝi povas utiligi la lingvon multe pli aktive kaj produkteme, ĉar ĝiaj lernantoj jam komprenas la plimulton de la bazaj vortoj kaj ankaŭ bazajn gramatikajn konceptojn, eĉ se ili ne bone komprenas la superstrukturon de la gramatiko kaj ĝiajn pli subtilajn uzojn (ofte pro dependeco je unuvorta ekvivalento nacilingva). Ĉi tio en si mem iam antaŭe permesus eniron en babilrondojn kaj klubvesperojn, kie la komencinto provus palpi la ceteron de la lingvo ankoraŭ ne konatan, ofte ŝanceliĝante dumvive (aŭ ĝiskabeiĝe) pro tro frua debuto! Due, ĝi povas dependi de la relative forta lingvoscio sed de neniu scio, aŭ nur pokvolumena scio, pri Zamenhof, la Fundamento de Esperanto, la Esperanto-movado, kaj la Esperanta kulturo–aferoj montritaj kaj klarigitaj tre frue en la antaŭa sistemo de varbado kaj instruado enmovada. Konsekvence, lernilo de la unua ĉeesta nivelo devas transformiĝi: kaj de simpla kaj nacilingva al io bunta, internacia, kaj prefere plene Esperantlingva, kaj de supozata Esperanto-fono al intenca celo klarigi pri Esperanto kaj ĝiaj nelingvaj facetoj.

Bonŝance, Federico Gobbo konscias pri kaj respondas al ĉi tiuj modernaj postuloj per sia lernolibro Amikaro, eĉ se kadre de sia propra universitata instruado en Eŭropo. Kvankam li prezentas ĝin kiel posteulon de la populara lernolibro Kunvojaĝu de Paul Gubbins, kies temaro laŭ Gobbo eksmodiĝis dum ĝi restis lingve freŝa, efektive Amikaro estas kaj pli altnivela ol tiu antaŭulo kaj multe pli marinita en la esenco de Esperantujo, spegulante la ŝanĝojn supre prezentitajn.

Ĉiuj el la dek ĉapitroj prezentas dekonon de rakonto pri Itala studento studanta en Amsterdamo, ekzercojn, gramatikajn klarigojn, legaĵojn, kaj glosaron. Mi plene fidas, ke la tuto povus taŭgi por semestra kurso de inter 28 kaj 36 kontakthoroj, kvankam en intensa kurso kiel NASK aŭ SES oni verŝajne bezonus malpli da klarigoj pri la kulturo de Esperanto (kiu ne foras sed senteble penetras ĉion tiukuntekste), malpli da alkutimiĝo al la lingvo komence de la leciono (pro mergiĝo), kaj malpli da ekzamenoj kaj taksado (pro notmanko kaj celo alispeca). La kompostado, kiu prezentas klarigojn ofte marĝene, certe ebligas pli altnivelan tekston taŭgan por lernanto, kiu efektive jam trempis sin en Esperanto antaŭ ol aperi en la koncerna kurso. La intrigo en la rakonto pri la Itala studento kaj liaj aventuroj kiel nova Esperantisto en nova lando estas multe pli sukaj kaj modernaj ol la konataj tekstoj por komencantoj pli ofte rekomendataj. Nur la Katrina-libroj de Johansson efektive povas konkuri kun ĉi tiu rakonto de Gobbo.

Sufiĉas scii, ke la intrigo konas nek pudoron nek la konturojn de raciaj esperoj rilate la Esperanto-movadon. Roluloj enamiĝas, amare disiĝas, vortludas, agaciĝas pri maljunuloj en Esperantujo, estas pluramemaj, lesbaj, kaj neduumaj, uzas “ri”, “-ip-”, “-pj-”, kaj j-riismon…kaj finfine trovas sin venkantaj Esperanto-agitintoj, almenaŭ en fantazia Eŭropa Unio esperantlingva. Ĉion Gobbo prezentas vivece kaj detale, eĉ la superoptimisman lastan ĉapitron, kvankam kelkaj el la detaloj aŭguras rapidan ranciĝon de la teksto–ekzemple, dum la pronomo “ri” daŭre kreskis kaj stabiliĝis, la j-riisma solvo al la defio pri seksbazitaj pruntovortoj perdis sian lokon eĉ en la lingvaĵo de sia iniciatinto (Kramer, “Seksneŭtralaj parencovortoj – rezultoj de opinisondo”, 2021). La moderna teĥnologio indulgas ĉi tiajn kapricojn multe pli ol la ekseraa, tamen, ĉar la lernolibron la aŭtoro mem eldonas kaj presigas laŭ mendo.

La avantaĝoj de tia sistemo–ĉiama aktualeco, se oni revizias sufiĉe ofte–tamen prezentas defion al recenzanto, kiu ne povas scii, kiuj eraroj ne plu ekzistos en la ekzemplero de nuna mendanto. Malgraŭ la rimarko fine de la enkonduko, ke “ĉi tiu ekzemplero profitas de la sperto de la unuaj legantoj, kaj ĝi estas sen multaj vipuroj kiuj enŝoviĝis en la antaŭaj ekzempleroj”, ankoraŭ siblas tiuj vipuroj fiere sur rokoj kaj nevideble inter densaj tigetoj de lolo. “Fugi” estu “fuĝi” kaj “fnaĵoj” estu “finaĵoj” (9); “akuzatiro” estu ne antaŭ juĝiston sed simpla “akuzativo” (22); “saketoenvesto” enhavu spacetojn aŭ retroiru sur papiruson (33); “elle” estu “ol” (51); “aktanto” rezignu pri la parlamento kaj simple agu (53); “kanotj” estu “kantoj” (54); “circonsatncan” estu “cirkonstancan” (66); “ĉi tinu” estu “ĉi tiun” (68) kaj “makilo” estu “markilo” (97).

Krom vipuroj, foje galimatio aŭ vera eraro enestas: “paralapepipeda”, afero nemalĉifrebla al mi (32), “bonbono” du fojojn, kaj ne por Platane ideali sed por frandiĝi kiel bombono (109) kaj la plurloka miskompreno, ke “ruli” estas netransitiva verbo, ekzemple en la frazo “apoj, kiuj rulas en la telefono mem” (33). En normala libro, ĉi tiuj eraroj simple iritus iomete, sed en lernolibro eventuale uzata de malpli sperta Esperantisto (eble eĉ de profesoro entuziasma sed ne bonbona en lia kompreno de la internacia lingvo) ili povas vere miskonduki. Lerta, eble eĉ pagata, provleganto certe helpus al ĉi tiu lernolibro elstari plu; ni konsciu kiel movado pri la graveco de sentuberaj lernomaterialoj.

Kvankam mi alte taksas la rakonton, kiun oni spuras tra la libro, laŭ mi la plej elstara parto de Amikaro estas la mallongaj gramatikaj prezentoj. Ĉio prezentiĝas koncize, sed ne tiel krokizite, ke spertulo aŭ eĉ fakulo en ili ne rekonas la nunan Esperanton. Kelkaj elementoj, laŭ mi, estas aparte bone prezentitaj: la Ido-devena sufikso IV (66), substantivaj participoj (80), kaj “valento”, jam de jaroj uzata de mi por klarigi diversajn verbojn kaj la sufiksojn IG kaj IĜ (81, 95). Malgraŭ la indigno de multaj pri neŭtra pronomo, laŭ mi estis saĝe klarigi la proponon “ri” en la lasta ĉapitro–ĝi estas uzata multe pli ol la pronomo “ci”, kiun Gobbo instruas pli frue, tamen taksante ĝin “rara” (67–sed verŝajne ne laŭ la kutima signifo, kiu atribuas al raraĵo valoron pro malofteco). Se lernolibro baza en la nuntempo devas peri gravajn sciojn pri la nuna Esperantujo, ĝi nepre devas instrui ĉi tiun avangardan pronomon, ne vere amatan ĉevaleton sed ies dorlotatan poneon, hatatan de aliaj, kiuj volas el ĝi senkompate mueli hundan provianton. Samtempe iuj ne nur dorlotas, sed ankaŭ ekrajdas ĝin–precipe en la junlaraj rondoj, kiujn Gobbo priskribas tra la libro.

Sed kiu ne pekis, kiu ne eraris? Ankaŭ en la gramatikaj klarigoj foje estas atencoj kontraŭ la kutima lingvo-uzado. “En la tempa uzo ‘en’ signifas tempodaŭron” (38–eĉ se tiun signifon normale kovras “dum”, dum “en” ĝenerale signifas tempopunkton, kompreneble kun iom da ambigua kunkirliĝo de la semantikaj kampoj pro tio, ke foje nur la perspektivo distingigas punkton disde daŭro). Same la ekzemplo “biciklisto estas homo kiu vivas el biciklado, dum biciklanto estas iu kiu foje biciklas” (108) tro ĥirurge sekcas la aferon, kiu en la realo estas malpli klara (ĝi temas ne pri vivrimedoj sed pri ofteco kaj kvazaŭprofesia graveco en la vivo); se estus ĉi tiel, nur Gobbo kaj kelkaj aliaj rajtus konservi la titolon Esperantisto, kaj multaj fervoraj aŭtistoj kaj biciklantoj devus ekenspezi por ne malpromociiĝi.

Ankaŭ la kabinetan proponon, ke kunmetaĵoj surbaze de la tabelvortoj je I (ekzemple “aliies” kaj “aliiel”–jes, tiele!) mi trovas ortografie, uze, prononce, kaj sence kurioza, duoble en baza lernolibro (122). Sed plej freneza estas la ordono, ke “personaj nomoj ne prenas la akuzativan finaĵon” (11, emfazo en la originalo). Eble nomita denaske per nomoj perfekte finiĝantaj kvazaŭ substantivoj en Esperanto, Federico Gobbo klopodas persvadi homojn ne tordi lian nomon per aldona no, sed el prefero oni ne faru preskribon, precipe fronte al mala tendenco en la lingvo. Pro la enesto de ĉi tiuj devioj de la norma lingvo mi ne povas rekomendi la libron al lernantoj (afero malrekomendata de la antaŭparolo), malgraŭ la granda valoro de la rakonto kaj la gramatiko mezume. Mislerni ion estas pli damaĝe ol lerni ĝin malpli rapide sed finfine ĝuste.

La libro komence starigas la celon “komparo kun la fontolingvoj, nome, la lingvoj, kiuj inspiris Zamenhof por ĝisfunde kompreni kiel funkcias la Esperanta gramatiko” (iii). Legante tiun celon mi antaŭvidis novan aliron al instruado efektive diferencantan de la aliaj pri ĉi tiu punkto, kiu sendube interesus multajn novajn Esperantistojn, precipe en la celata faka, universitata aŭ interlingvistika kunteksto. Bedaŭrinde, Gobbo ne bone teksas ĉi tiun fadenon kun la pli konataj (kaj de li pli mastrataj) pedagogiaj fadenoj. Nemalofte li prezentas etimon eraran (almenaŭ laŭ Vilborg), ekzemple dirante, ke AĈ venas el la jida, kvankam li devus scii tre bone kiel italo ĝian veran etimon, la italan (67). Ĝenerale la etim-mencioj estas akcesoraj kiam ili aperas; ili ne helpas al la lernanto vidi la abundan materialon uzitan de Zamenhof nek la utilon de lia 15-a regulo.

Kelkaj uzantoj certe trovus la libron tro riĉa je maloftaj vortoj kaj esoteraj formoj (aperitivo, abandoni, semaforo, ladbotelo, obtenas, kirko, transseksa, repliki, gedormo, kosplejo, ĵedajo, selfio, nerdo, giko, frikulo). Ankaŭ la ofteco de poezio ĝenus multajn (se oni inkluzivas kantotekston kiel poeziaĵon, ses el la dek ĉapitroj prezentas specimenan legaĵon poezian). En la epoko de PMEG, la dependado je vortoj kiel “antonomazie” kaj “adjekto” ŝajnus al multaj anakronisma pledo por la naturismaj terminoj de Plena Analiza Gramatiko. Sed mi ne plene aliĝas al ĉi tiuj kritikoj, leginte la tuton. Gobbo bone spicas sian lernolibron per strangaĵoj, kiuj vekas la lerno-apetiton pri la vera Esperanto; ili estas ofte bone priskribataj marĝene per pli simplaj vortoj. La ideo, ke ni povas per fortika digo bari novajn lernantojn de la ĥaoso de la vivanta Esperanto de libroj kaj kantinoj kaj interretaj forumoj, kiuj ĉie enhavas neologismojn, strangajn formojn, artajn tekstojn, kaj fakvortojn, nur garantias detruan inundon en la estonteco. Pli bone oni faru kiel lerta instruisto: lasu tiajn aferojn liki en la kurson, por ke lernantoj eknaĝu en vera lingvo profundiĝanta tiel rapide, kiel la elturniĝkapablo de la instruato.

Amikaro estas inda provo solvi la modernajn defiojn de la instruado de Esperanto. Gobbo foje manifestas siajn temperamenton kaj preferojn pli ol averaĝa verkanto de lernolibro, sed tio estas pardonebla. Pli grave, li bone komprenas, ke kreskigi estimon kaj al la lingvo Esperanto kaj al ĝia kulturo paralele kreas harditajn Esperantistojn, kiuj povas ekuzi la lingvon en ĝia etoso plej ĝue kaj rapide. Senigite je siaj plej konsternaj eraroj, Amikaro povus akceptiĝi en multaj kursoj, inkluzive de la miaj, pro sia freŝa kaj moderna aliro. Ĝis tiam, ĝi restos lernolibro grava, sed tro idiosinkrazia por vasta uzado ekster la interlingvistikaj aŭloj de Amsterdamo.

Hans E. Becklin estas estrarano de ESF kaj luterana pastro.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept