NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) naskiĝis en Kalifornio en la 1970aj jaroj post la partopreno de Catherine (“Cathy”) L. Schulze kaj ŝia edzo William (“Bill”) H. Schulze en Esperanto-kursaro ĉe North Adams State College, en Masaĉuseco, en 1969, gvidita de Profesoro Duncan Charters. Cathy kaj Bill havis la ideon starigi altnivelan oficialan programon por instrui Esperanton ĉe San Francisco State University (SFSU), kun du ĉefaj celoj: la trejnado de instruistoj, kaj la plibonigo de la lingvonivelo de usonaj Esperantistoj. Post longa periodo de negocado kaj persvado de la SFSU-instancoj, la kursoj komenciĝis en 1970 kun la fama verkisto William Auld kaj la helpo de Duncan Charters, du niveloj de instruado, kaj 52 studantoj.

Por komparo, la kursojn en 2000, la lasta jaro de instruado ĉe SFSU, partoprenis 66 studantoj en kvar niveloj kun tri instruistoj. Dum la 31 jaroj de la serio, diversaj instruistoj kreis apartan metodikan kurson por instruistoj.

Cathy Schulze ricevis altan laŭdon pro la instigado kaj daŭrigado de la kursoj, eĉ de la tiama Urbestro de San-Francisko, Frank Jordan. Tiu subskribis oficialan proklamon en 1994, laŭdante la longajn strebojn de Cathy tiucele, kun mencio ke la kursoj kontribuis multe al edukado ĝenerale kiel modelo de altkvalita fremdlingva instruado. Mayor Jordan tiam nomis 27 julio, 1994, la “Tago de Internacia Amikeco en San-Francisko.”

Antaŭ sia morto en 1999, Cathy komencis trejni Ellen M. Eddy por alpreni la rolon de administranto de NASK. Ellen ofte partoprenis NASK ekde 1981 kaj loĝis en la San-Franciska regiono en la 90aj jaroj.

Ĉio progresis glate ĝis la jaro 2001 kiam, pro ŝanĝo en la universitata kalendaro, la dormejoj ĉe SFSU ne plu haveblis por somera kursaro. Post tiam la kursaro vagis diversloke. Unue al la University of San Francisco, kaj poste al la School for International Training (SIT) en Brattleboro, Vermonto. Post 5 jaroj tie, la kursaro revenis al la okcidenta marbordo de Usono ĉe la University of California-San Diego (2007-2012).

La altaj prezoj malhelpis multajn partopreni, kaj pro tio la NASK-komitato decidis fari ŝanĝojn en la programo. La decido estis por malpli longa, malpli kosta, sed pli intensa programo. NASK vagis al la University of Texas en Dallas, William Peace University (WPU) en Raleigh, Norda Karolino, la University of Victoria en Brita Kolumbio, Kanado kaj denove al William Peace University kie ĝi restas ekde 2015.

La programo subite ŝanĝiĝis denove en 2020 pro la pandemio KOVIM-19. En tiu jaro, helpe de la sistemo “Zoom”, du sesioj okazis. La unua havis kvin kursojn: du post-bazajn, du meznivelajn kaj unu superan. Entute 156 studantoj partoprenis. Alia sesio okazis en la aŭtuno kun du niveloj. La nunaj planoj en 2021 estas por printempa kurso por tiuj kiuj bezonas pli da helpo atingi la post-bazan nivelon kaj poste tri nivelojn en la kutima somera periodo. Ni esperas reveni al WPU en 2022.

La perretaj kursoj povas nur iugrade anstataŭi la ĉeestan sperton. NASK provizas vere internacian etoson. Oni loĝas, manĝas kaj vivas kun studantoj kaj instruistoj de ĉiu mondparto. Vespere kaj semajnfine, distraj kaj instruaj aferoj okazas, inkluzive prelegojn, kantadon, dancadon, konversaciajn rondojn, piknikojn kaj ekskursojn en la najbara regiono. Grava parto de ĉi tiuj kursoj ĉiun jaron estas la amikeco kaj inspiro kiuj riĉigas la vivojn de la partoprenantoj.

Antaŭ sia morto, Cathy heredigis grandan monsumon al Esperantic Studies Foundation (ESF) por garantii la estontecon de NASK. Du edukaj fondusoj ĉe Esperanto-USA donacas financan subtenon al merithavaj studantoj.

Sed sufiĉe da mono ne garantias sukceson de kursaro. Tio bezonas teamon da diligentuloj. Nuntempe en tiu teamo aktivas: Lee Miller (Teksaso), Derek Roff (Nova Meksiko), Chuck Mays (Norda Karolino) kaj Hoss Firooznia (Novjorko).

Por pli da informo, oni povas viziti la NASK-retejon. Tie troviĝas fotoj de partoprenintoj, listo de instruistoj, historieto de NASK, informoj pri venontaj kursoj, ekzempleroj de la tagĵurnalo La NASKa Fasko, kaj manlibro de helpaj informoj pri la loko.

Ellen M. Eddy estis instruisto en elementaj lernejoj kaj post multjara partopreno en la Esperanto-kursaro ĉe San Francisco State University iĝis administranto de la NASK-programo en 1998.
This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept