Clarence Bicknell, flirtinte kun Volapuko, malkovris Esperanton en 1897, dek jarojn post kiam Zamenhof eldonis sian Unuan Libron. Kiel kaj kie li aŭdis pri la lingvo restas mistero, sed la fajrero ekflamis en la kapo de Clarence.

Bicknell ĵetis sin en Esperanton kun vervo kaj iom da talento; tio estis lia naturo mem. Li estis dediĉita teologo dum 14 jaroj, antaŭ ol foriri al Italujo en 1879, sed elreviĝis pro la malvasta spirito de la Eklezio de Anglujo kaj estis kritikita, kiam li predikis ekumenajn kredojn. Li forĵetis sian pastran kolumon kaj lasis sin esti forportita de la varmeco kaj beleco de la ligura marbordo de Italujo kaj la urbo Bordighera, kie li loĝis dum la cetero de sia vivo. La komunumo tie estis vigla kaj internacia. Vizitantoj el Britujo, Francujo, Germanujo kaj Rusujo igis la urbon sia vintra aŭ konstanta loĝejo.

Botanikisto, lingvisto, artisto kaj arĥeologo

Clarence dediĉis sin al botaniko, arto kaj poste arĥeologio. Li fariĝis bonega botanikisto, akvarele registris siajn trovaĵojn, kaj eldonis librojn. Li malkovris, kopiis kaj katalogis 11 000 prahistoriajn rokgravuraĵojn alte en la Alpoj ĉe la franca-itala landlimo. Dum sia vivo, li kreis 38 750 bildojn kaj konservis florojn, kiujn oni tenas kaj ekspozicias en muzeoj en kaj apud Eŭropo.

Por komunikiĝi kun similmensaj esploristoj Clarence jam perfektigis sian kapablon pri la franca kaj itala; Bicknell nun konstatis, kiel universala lingvo povus utili por korespondado kun siaj botanikistaj amikoj kaj aliaj sciencistoj en multaj landoj tra la mondo. Esperanto estis solvo kaj praktika kaj idealisma; la zamenhofaj idealoj estis la idealoj de Clarence: justeco, frateco, demokratio, pacismo, religia toleremo kaj internacia kunlaboro. Ambaŭ viroj fervore kredis, ke homoj de malsamspecaj specoj kapablas, sen dia helpo, komunikiĝi, eĉ atingi pacon, per la uzo de komuna lingvo.

Post malpli ol tri jaroj Bicknell komencis verki Esperante; lia peco La Piemonta Valo Pesio aperis en la kolekto Esperantaj Prozaĵoj en 1902 sub editoreco de Louis de Beaufront.

Li iĝis pasia varbanto por la Esperanto-movado, eĉ en sia hejmurbo Bordighera.

Lia letero de la 15-a de marto 1900 en la Journal de Bordighera atestas liajn sincerecon kaj sindonemon.

“Kara Sinjoro, mi dankos vin, se vi sciigos al viaj legantoj, ke mi forte deziras interesi miajn samlandanojn pri la nova internacia lingvo nomita ‘Esperanto’. . . Mi strebis kontentigi ĵurion da kompetentaj Esperantistoj, submetiĝante al longa skriba ekzameno, kies rezulton mi ĵus aŭdis, kaj nun trovas min diplomita instruisto kaj ricevinto de la diplomo de la Societo. . . Per tre malmulte da studado kaj kun tre multe da prizorgado mi jam povis legi kaj traduki al ‘Esperanto’ kelkajn el la verkoj de Ŝekspiro, Goeto, Puŝkino, Tolstojo kaj aliaj, kaj korespondis kun homoj de kvar naciecoj.”

Lokaj eminentuloj lernis Esperanton, kiel Rosa Junck kaj la viveca Eileen de Burgh Daly, la redaktoro de la Journal de Bordighera kaj posedanto de la bordigera te-salono.

Poeto, tradukanto kaj transskribanto

Clarence pene laboris pri tio; en letero (franclingva) al svisa botanikisto Emile Burnat en Novembro 1903 Clarence menciis, kiom li estas superŝutita de la kvanto da laboro postulata de sia rilato kun Esperanto.

“Tro multo farendas. Ĉiam korespondado, kaj nun mi devas kontribui al nova angla revuo.” (La revuo estis The Esperantist, lanĉita en Londono en novembro 1903.)

Sed Clarence trovis tempon partopreni la unuan gravan internacian kunvenon de Esperanto-parolantoj, kiu okazis en Bulonjo ĉe Maro (Francujo) en 1905, ĉe kiu Zamenhof mem faris la ĉefparoladon. Li avidis renkonti aliajn esperantistojn kaj interparoli kun ili en vizaĝ-al-vizaĝa konversacio. La internaciaj kongresoj estis ideala okazo tion fari kaj distris lin intertempe per vojaĝado kun sia fidata esplorhelpanto kaj amiko Luigi Pollini (fotita maldekstre).

Ĉirkaŭ tiu tempo, Bicknell komencis verki poezion en Esperanto kaj fariĝis la unua laŭreato de la Internaciaj Floraj Ludoj okazintaj en Barcelono en 1909. Lia originalaj poemoj (“popularaj sed iom primitivaj”) aperis en tiuepokaj periodaĵoj inkluzive de La Revuo (1906-1914) kaj The British Esperantist. Multaj aliaj poemoj restis en manuskripta formo.

En 1966, Kalocsay skribis en sia studo pri Bicknell en Norda Prismo:

“Oni konsideru, ke C. Bicknell lernis Esperanton, kiam li havis 55 jarojn, kaj ke li estis verŝajne pli ol 60-jaraĝa, kiam li kreis siajn unuajn poemojn, kaj devis strebi dum pli ol dek jaroj, antaŭ ol li sukcesis esprimi sin rekte en poezio.” [Citaĵo retradukita el angligo.]

Bicknell estis ankaŭ esperantiganto de verkoj inkluzive de Horacio de Thomas Macaulay en 1906, Gvinevero de Tennyson en 1907, Rikoltado de la Pecoj de Julian Sturgis, Ŝakludo en 1915, kaj La Narcisoj de William Wordsworth kun eldono en 1926.

Li verkis kelke da himnoj, kiuj ankoraŭ uziĝas: sep tradukojn, unu originalan – Adoru Kantante – kaj naŭ tekstojn en Adoru. Clarence multe kontribuis al la unua Esperanta kolekto da kristanaj himnoj, Ordo de Diservo (1907).

Li aktive laboris ankaŭ por blinduloj kaj brajle transskribis multajn Esperantajn librojn. Clarence finance subtenis Esperanto-organizaĵojn kaj fondis Esperanto-grupon en Bordighera.

Unu el la plej belaj velene binditaj albumoj de Clarence estas dediĉita al liaj plej ŝatitaj vizitantoj en lia montara dometo, la Casa Fontanalba. Ĉiu paĝo temas pri unu homo, kun kelkaj vortoj pri tiu en Esperanto, la komenca litero de ties persona nomo kreita el floraj bildetoj, kaj paĝilustraĵoj per bonodoraj akvofarboj.

La intereso de Clarence pri Esperanto kaj lia laboro por ĝi restas tiel brilaj kaj trafaj hodiaŭ kiel en la fruaj 1900-aj jaroj; li multmaniere pioniris.

Kiam oni konsideras, kiom da helpo Clarence Bicknell donis al Esperanto kiel forto por monda paco, eblas nur imagi la konsternon sentitan de Clarence en siaj lastaj tagoj en la somero de 1918, kvar jarojn post la komenco de unu el la plej teruraj militoj iam ajn viditaj.

Esploru pli pri la vivo kaj laboro de Clarence

  • Unu tuta ĉapitro en la biografio MARVELS – The Life of Clarence Bicknell de Valerie Lester (2018) pritraktas la intereson de Clarence pri Esperanto.
  • Dediĉita retejo; ni tre ŝatus, se volontulo tradukus la paĝojn.
  • La 18-minuta filmo La mirindaĵoj de Clarence Bicknell, enscenigita de Rémy Masséglia, franca reĝisoro pri montaraj filmoj, publikiĝis ankaŭ en Esperanta traduko voĉaktorita de Wera Blanke, Bill Chapman kaj Angela Tellier (senpage spektebla).
  • La libro de 1998 pri Clarence Bicknell, A High Way To Heaven de Christopher Chippindale, estis esperantigita kaj presita kiel Pado al Paradizo – Clarence Bicknell kaj la Valo de la Mirindaĵoj, dank’ al la klopodoj de la Itala Esperanto-Federacio, Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin.
  • La poemoj kaj himnoj de Bicknell en Esperanto; multaj aperas ankaŭ en la reto.

Marcus Bicknell laboras pri muziko, televido kaj komunikiloj. Li gvidas la Asocion Clarence Bicknell de 2013. Li gajnis la premion Parmurelu d’Oru en 2017 pro servoj al kulturo en Italujo. Clarence estis la onklo de lia avo.

Kun koraj dankoj al Simon Davies por la traduko.

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept