Multlingvaj kaj multkulturaj homoj estas pli kaj pli multaj. Iuj pro scivolemo, aliaj pro neceso. Iliaj fonoj varias same kiel la kombinaĵoj de lingvoj kaj kulturoj. Poliglotoj vekas admiron kiam temas pri lingvolernado, sed ankaŭ malfidon pro ilia kameleona konduto en variaj kulturaj ĉirkaŭaĵoj. Multaj poliglotoj elektas loĝi inter du aŭ pli da landoj, pro diversaj kialoj. Kio okazas kun la identeco de plurlingvaj homoj en movado? Kion pensas ĉirkaŭantaj homoj pri ilia identeco?

El kie vi estas?

Tiu ĉi estas unu el la unuaj demandoj, dum la unua renkonto, kvazaŭ la naskiĝloko estus la determinanta faktoro por identigi moviĝantan homon. Kiel fari se la persono vivis en pluraj landoj dum sia vivo, parolas plurajn lingvojn kaj estas mergita en pluraj kulturoj? La demando El kie vi estas? limigas identecon al statika difino, ĝi rilatas al geografia loko, al forirpunkto, sed ankaŭ al iu ajn punkto prenita kiel referenca punkto.

Kultura aŭ etna identeco estas konstruita kiel rezulto de multaj influoj, kiujn oni spertis aŭ volis sperti. Provante resumi poliglotan kaj multkulturan homon laŭ naskiĝloko kaj gepatra lingvo, oni neas sian polifonan identecon. Kio okazas al la identeco de homo konstante moviĝanta? Kiu decidas pri la identeco de tia homo? Li aŭ ŝi mem? Ĉirkaŭantuloj? Kiu rajtas difini?

Por multaj, lingvo estas kerna parto de kultura aŭ etna identeco. Tamen oni povas pretendi esti bretono parolante nur en la franca. Iu povus deziri esti iu alia etne aŭ nacie, adopti “fremdan” vivstilon kaj vivi en alia lingvo, pro diversaj kialoj: simpla altiro, amo, deziro distanciĝi de propra kulturo konsiderata tro restrikta, identiĝo kun la kulturo de edzo aŭ edzino, kun la kulturo de nova lando en la kazo de enmigrado. La identiĝo kun alia kulturo aŭ lingvo antaŭas la ŝanĝojn percepteblajn de ekstere. Lingvo kreas ligojn por ni, ligas nin al lando, al lokoj, sendepende de niaj sentoj rilate al tiuj ĉi lokoj. Lingvo estas pordo, kiu ĉiam restas malfermita.

Mi loĝis en kvar landoj. Miaj ses ĉefaj lingvoj, kiujn mi uzas ĉiutage, servas la samajn areojn de mia vivo. Kvankam la franca estas uzata plej ofte, la ses estas uzataj en profesiaj kuntekstoj, en studado kaj en mia privata vivo. Miaj lingvoj ne estas dividitaj, kiel ofte ĉe dulingvuloj kun enmigrinta fono: ekzemple, unu lingvo estas rezervita por familia uzo kaj alia por la labora kunteksto kaj interagoj kun ĉirkaŭantuloj.

Kontraŭe al tio, kion multaj dulingvuloj kaj poliglotoj asertas, mi ne sentas min malsama en la ses lingvoj, kiujn mi nuntempe uzas. Homoj ĉirkaŭ mi diras, ke mi ŝanĝiĝas de unu lingvo al alia, ofte asociante lingvon kun kunteksto. Oni demandiĝas, kiel iu, kiu ne parolas la lingvon, povas diri, ke mia personeco ŝanĝiĝas en tiu lingvo. Kiel eblas juĝi sen kompreni? Mi jam demandiĝis, ĉu mia percepto pri homoj, kiujn mi konas, ŝanĝiĝas, se la lingvo ŝanĝiĝas: la respondo estas ne.

Sed profunde, kiun vi sentas vin?

Jen alia ofta demando. Miaflanke, profunde, mi sentas min min mem: lingvoj kaj kulturoj ne kaŭzas disiĝojn aŭ identecajn konfliktojn, mi vidas mian kulturan identecon kiel kalejdoskopo, kie la elementoj ĉiam restantaj samaj formas malsamajn bildojn. Mi ne rolas kiam mi ŝanĝas lingvon aŭ kulturan kuntekston. Ili estas parto de mi. Samtempe. En ĉiu momento. Senĉese. Antaŭ ol la sandiktaturo najlis aviadilojn al la tero, mi kutimis pasigi trionon de la jaro ekster mia loĝlando. Mi havis plurajn vivojn, sen iu malestima signifo.

Sed en kiu lingvo vi revas?

La respondo estas seniluziiga: ni revas en la lingvoj, kiujn ni uzas, kiam ni ne dormas. Denove, sakstrato…

Aŭtoroj interesataj pri transnaciismo uzas la esprimon fleksebla civitaneco (‘flexible citizenship’) anstataŭ postmodernaj kaj postnaciaj konsideroj pri civitaneco kaj loĝado. La esprimo fleksebla civitaneco rilatas al la flekseblaj identecoj de tiuj, kiuj havas plurajn hejmojn, ligojn, parencojn aŭ kolegojn en diversaj landoj, samtempe aŭ dum sinsekvaj periodoj de sia vivo, sendepende de la kialoj de tiu ĉi situacio. La tutmondiĝo kaj komunikaj teknologioj plifortigis la fenomenon.

La identeco de multkultura plurlingva homo estas tuto kaj ne devas esti malkonstruita por unulingvuloj aŭ dulingvuloj. Multkulturaj plurlingvaj homoj ne devas elekti inter la identecoj perceptitaj de ĉirkaŭantoj, kiuj ne ĉiam komprenas la dinamikan kaj flekseblan naturon de ilia identeco. Multkulturaj plurlingvaj homoj, kaj ili solaj, decidas pri kiu ili estas. Miaflanke, mi ne sentas la bezonon difini min: difinoj kaj etikedoj estas necesaj por tiuj ĉirkaŭ mi. Individue, ĉiu homo rajtas decidi kiel situi sin en sia lingva kaj kultura spaco-tempo, sendepende de la aliaj.

Dr Natalia Dankova estas profesorino de psikolinguistiko ĉe la Universitato de Kebekio en Otavio (UQO) kaj membro de la konsilantaro de ESF.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept