La Esperanto-biblioteko kaj arkivo de Massa estis fondita en la jaro 1972 fare de gefratoj Catina kaj Mario Dazzini kunmetante siajn librojn, gazetojn, kaj diversspecajn esperantaĵojn. Ĝi estis komence gastigata de Kastelo Malaspina, en la urbo Massa, kaj inaŭgurita en ĉeesto de la urbaj aŭtoritatoj, de la iniciatintoj kaj de multnombra grupo da esperantistoj.

Itala Esperanto-Federacio (IEF), oficiala posedanto, decidis donaci ĝin al la itala ŝtato kun la devigo ke ĝi restu en la urbo. La transdono okazis en la jaro 2008 kaj estis decidite ĝin lokigi en la urba sidejo de la ŝtata arĥivo. Tiam okazis alia inaŭguro en ĉeesto de prof. John Wells, por Universala Esperanto-Asocio, Michela Lipari por IEF, Catina Dazzini por la loka grupo kaj kompreneble pluraj esperantistoj.

La kolekto pliriĉiĝis per donacoj kaj heredaĵoj de italaj esperantistoj, laste de la elstara Filippo Franceschi, plumnomo Sen Rodin, kaj de lia edzino, Julia Sigmund. Nuntempe la kolekto konsistas el pli ol 12.000 eroj diverstipaj: libroj, gazetoj, bildkartoj, fotoj, turismaj informiloj, faldfolioj kaj ceteraĵoj.

Ĝis nun estas katalogitaj ĉirkaŭ 5.600 titoloj de 2.412 aŭtoroj, inter kiuj 182 estas gazetoj, kaj la katalogo estas konsultebla – oni devas klaki, en la dekstra parto de la linio de la serĉadoj, ĉe ‘Massa – Biblioteca Nazionale di Esperanto (TE)’.

Tiu Biblioteko, plene konsultebla ankaŭ pere de la ‘Protokolo Z39.50’, estas en la reto de la italaj bibliotekoj kaj la volontuloj laboras por enmeti ĝiajn librojn kaj gazetojn en la itala katalogo ‘SBN – Sistema Bibliotecario Nazionale’ (Nacia Biblioteka Sistemo); ĝis nun estas enmetitaj en SBN ĉirkaŭ 800 titolojn.

Pluraj interesitoj ĝin konsultas ĉeeste aŭ rete dank’ al helpo de lokaj volontuloj por ricevi fotokopiojn kaj skanaĵojn de la celataj informoj.

Aparta atento ricevas la itallingvajn universitatajn disertaciojn pri Esperanto aŭ lingvistikaj temoj, kiuj estas katalogitaj kaj esperantlingve resumitaj dank’ al la laboro de Alessandra Madella, kaj jam estas pli ol kvindek.

Ni agnoskas kun danko la afablan subtenon de Esperantic Studies Foundation.

Michela Lipari estas prezidinto de la Itala Esperanto Federacio, kaj redaktas kaj tradukas plurajn librojn en Esperanton.
This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept