Ĉu vi ankaŭ volas eduki viajn infanojn kun Esperanto? Kiaj homoj decidas uzi Esperanton hejme kaj kial? Kion spertas la denaskuloj, kiuj ne elektis sian sorton? Tiuj demandoj estis ofte starigitaj al mi, ĉar mi mem estas denaskulo. Mi estas Stela Besenyei-Merger kaj en 2017 kreis podkasto-serion: La Bona Renkontiĝo. Mia celo estis instrui kiel organizi junularajn Esperanto-renkontiĝojn kaj prezenti aktivulojn de la movado. Kelkaj intervjuoj tuŝis la temon de denaskuleco kaj pro la interesiĝo de la publiko naskiĝis la ideo dediĉi pli da tempo al la temo.

Mi decidis verki subvencipeton al ESF kun la intenco, ke mi ne nur aperigos dek-epizodan serion en podkasto-formato, sed ankaŭ kreos libere alireblan materialon, kiu taŭgas por esplorado. Mi pensis ne nur pri mia propra interesiĝo, sed pri kion oni kutime demandas de denaskuloj. Do, provi doni plenan bildon pri la cirkonstancoj, decidoproceso, spertoj kaj defioj pri eduki kun Esperanto.

La podkastoj donis la eblon aperigi kvin intervjuojn ankoraŭ el 2018, kiuj estis surbendigitaj dum la Renkontiĝo de Esperantaj Familioj en Mühlhausen, Germanio. La aliaj kvin de la serio rezultas el la nova esplorado el la vintro de 2020. Por kompletigi la promesitajn dek intervjuojn, aliaj kvin estis pretigitaj. La esploristoj, kiuj uzos la materialon en la estonteco, ankaŭ povos ricevi la transskribon de la intervjuoj, kiujn faris Raoni Sousa el Brazilo. La podkastojn sonprilaboris Melono Desnos el Francio. La kontakto-persono de ESF estis Mark Fettes. Pri teknikaĵoj helpis Chuck Mays. La tuta laboro tra la kontinentoj okazis rete el niaj hejmoj.

La enhavo de la intervjuoj ĉefe koncentriĝis ĉirkaŭ la agado en la Esperanto-movado de la gepatroj: kiel ili mem aŭdis pri la lingvo, kiel ili eklernis ĝin, kaj fine kiel ĝi iĝis tiom grava, ke fine estis uzata ankaŭ hejme kun la infanoj. La vivhistorioj prezentas detale la diversajn lingvoelektojn kaj metodojn. Kiu parolis kiam kaj kiel kun la infanoj? Ĉu la infanoj respondis en Esperanto? Ĉu la situacio ŝanĝiĝis, kiam ili plenkreskiĝis kaj forlasis la hejmon? Min ankaŭ interesis, kiel la homoj en la familio kaj lernejo reagis, kiam ili eksciis, ke la infanoj lernas Esperanton hejme: kiom subtenema, kontraŭema, malfacila aŭ helpema estis la ĉirkaŭaĵo? Por tiuj, kiuj interesiĝas pri la diversaj modeloj de tiuj metodoj, eblas aŭdi ekzemplojn pri la metodo “unu persono, unu lingvo” (tiu ĉi estas la plej ofta) kaj pri la situacia modelo, kaj ankaŭ aperas ekzemploj pri tiu versio, kiam oni nur aŭdas la lingvon hejme, sed ne estas rekte alparolata en Esperanto.

Ofte estis menciitaj diversaj renkontiĝoj aŭ vizitoj, kaj multe da komentoj gravigis, ke Esperanto estas la ĉefa inspiro kaj kerna sperto por internacia vojaĝo. Al la denaskuloj kompreneble la demandoj estis iom malsimilaj, ĉar la celo estis montri la alian flankon de la edukado. Kiel oni perceptis esti denaskulo ekde infanaĝo kaj kiel tio influis la vivon poste kiel plenkreskuloj?

Aparte interesa rezulto de la esplorado estas la eblo ekkoni pli bone la diversajn enlandajn movadojn de la pasinteco (ekzemple de Kroatio, Irano, Kanado, Hungario, ktp); aldone pluraj laboris internacie por UEA aŭ TEJO. Kiel la gepatroj aktivis antaŭ kaj post la naskiĝo de la infanoj? Ili pridiskutis, kiel ili povos daŭrigi la aktivuladon dum la edukado de la infanoj, ĉar en pluraj kazoj komencado de familio signifis ankaŭ transloĝiĝon al aliaj landoj, kelkfoje eĉ transkontinente for de la familio kaj tiamaj amikoj. Ĉi tie indas mencii la rakontojn, kiel la historio de lando influis la vivon kaj uzadon de Esperanto hejme, kiel en la silenta periodo dum la regno de Hitler en Germanio.

La sukcesa unua fazo rezultigis riĉan materialon, eĉ se la plejmulto de la intervjuoj venas de la spertoj de familioj el Eŭropo. El Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko po du kaj el Aŭstralio kaj Azio po 1 intervjuo pretiĝis. La dek epizodojn oni elŝutis pli ol 4000-foje el 58 landoj. La plej aŭskultemaj homoj troviĝas en Usono, Francio, Germanio, Brazilo kaj Hispanio.

La espero estas daŭrigi la esploradon; la ideoj abundas. Kompreneble la celo estas aldoni pliajn intervjuojn el la ne sufiĉe bone reprezentitaj partoj de la mondo, kaj certe estas denaskuloj ankaŭ en Afriko! Tradukado de la intervjuoj al la angla permesus alrigardon al la ankoraŭ ne Esperanto-parolantaj esploristoj. Prezenti, kiel la homaj vivhistorioj montras la Esperanto-movadon, aŭ por tiuj, kiuj simple interesiĝas pri plurlingvaj familioj. La tria ideo estas kreado de retejo por kolekti pliajn materialojn pri la temo de Esperanto en la familio ĝenerale. Pliaj ideoj bonvenas!

Se vi ankoraŭ ne aŭskultis la epizodojn, do ĉiuj dek troviĝas tie ĉi. Kaj se vi emas eĉ scii pli pri tiu ĉi projekto, pli detala prezento videblas en Jutubo. Bonan aŭskultadon al vi!

Stela Besenyei-Merger estas hungar-franca denaskulo, edukisto pri la uzo de arto por socia edukado. Ŝi studis ĉe Amsterdam University College, Nederlando, en la fako Liberaj Artoj kaj Sciencoj kun specialiĝo en sociologio kaj politikaj sciencoj. Ŝi spertas pri socia esplorado kaj pri verkado de diversaj edukmaterialoj.
This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept