Al tiuj, kiuj angligas literaturon el tiel nomataj “malgrandaj” lingvoj, nekutima rolo estas ofte trudita. Krom reprezenti individuajn aŭtorojn kaj ties verkojn, oni petas tiujn tradukistojn servi kiel ŝajne la solaj ambasadoroj de tuta kulturo, kun la tasko komuniki kompletan mondobildon per nur unu literatura verko, aŭ klarigi (kaj tro ofte kontraŭbatali) stereotipaĵojn kaj miskonceptojn en la mensoj de tiuj novaj legantoj.

Tio estas rolo, kiun mi ege bone konas pro mia laboro kiel tradukisto el Esperanto kaj la jida. En tiu dua lingva komunumo, kie mi pasigas multe el mia persona kaj profesia vivo, jam okazis diskutado pri manieroj trakti tiajn tre oftajn miskomprenojn fare de eksteruloj. Eljidigaj tradukistoj havas gvidofostojn por helpi sin navigi tra senrespektaj komentoj kaj stereotipaĵoj, kaj ilojn por igi videbla la varian naturon de la jida kulturo al scivola ekstera legantaro. Por tradukistoj el Esperanto tamen ekzistas multe malpli da disponaĵoj skizantaj, kiajn reagojn ni eble renkontos en tiu laboro, kaj kiel plej bone respondi al eventualaj redaktoroj, al niaj finaj legantoj, kaj al aliaj kunparolantoj.

Plej ofte mi renkontas legantojn, por kiuj Esperanto mem estas tute nova nocio, aŭ tiujn, kiuj eble iom scias pri la lingvo sed ŝajnas konsternitaj de la ideo, ke Esperanto posedas viglan kaj prosperan literaturan kulturon. Por tiuj legantoj mia laboro kiel tradukisto malfermas tutan mondon, ĝis tiam nekonatan respublikon da artoj kaj literaturaĵoj esplorindaj. Multe malpli facile por trakti estas tiuj, kiuj forte tenas reton da antaŭformitaj nocioj pri la lingvo internacia. Eble la plej bona resumo de tiuj aktualaj mitoj pri Esperanto, almenaŭ en la imago de la usona popolo, troviĝas en la konkluda ĉapitro de Bridge of Words, la lastatempa historio-kaj-memuaro de Esther Schor, kunestrarano de ESF. Tie Schor skizas, kiel oni ripete, kvankam diversmaniere kaj diversgrade, perceptas Esperanton kaj ĝiajn parolantojn kiel utopiajn idealistojn, kiuj retenas obskuran kaj malmodernan kapricon, vizion pri monda paco per tutmonda lingva konformeco.

Ofte tiuj tropoj kombiniĝas en surprizaj manieroj. Unu tipa reago, eĉ fare de la plej favoraj recenzintoj, al la verkoj de Esperanta literaturo en anglaj tradukoj estis noti la ironion kaj eĉ la “tragedion” de tio, ke Esperanta literaturo entute bezonas esti tradukita. Ĉar ĉiuj proponantoj de Esperanto laŭdire kredas, ke la Esperanta fina venko estu jam delonge elpuŝinta la anglan – almenaŭ tion ŝajnas sugesti tiuj recenzintoj – ĝiaj tradukistoj ne festu, ke ĝia literaturo atingas novajn legantojn, sed prefere funebru la malsukceson enkorpigitan en la nekapablo de tiuj samaj legantoj aliri la originalon. Havi la analizon de Schor ĉemane kaj kompreni, de kie venas tiaj unuflankaj opinioj, estis utilege por malpaki tiujn antaŭjuĝojn kaj progresi preter tiaj reagoj.

Sed la tradukado de Esperanta literaturo devas fari pli ol simple pruvi al la ekstera mondo, ke Esperanto kaj ĝia kulturo ekzistas, aŭ dispeli tiujn longe tenatajn stereotipaĵojn. Angligantoj de Esperanta literaturo havas la eblon kaj plivastigi kaj modifi la manieron, en kiu oni legas, eldonas kaj verkas librojn tra la angleparolanta mondo. Nur imagu, kiel la vortoludado kaj inventemo karakterizantaj tiom da Esperanta poezio povus etendi la estetikajn limojn de la angla lingvo. Kaj pensu, kiel la rakontoj, perspektivoj kaj historioj donantaj al Esperanta literaturo ĝian apartan voĉon povus formi, ŝanĝi kaj partopreni la pli grandan kulturan konversacion.

La eventuala efiko de Esperanto en tradukado ankoraŭ pli profundiĝas. Kiel esprimis kelkaj brilaj tradukistoj, kiel Don Mee Choi, Jeremy Tiang, Khairani Barokka, Bruna Dantas Lobato, Julia Sanches kaj aliaj, literatura tradukado en la anglan estas entrepreno plena de paradoksoj kaj kontraŭdiroj. Preni alikulturajn verkojn en hegemonian tutmondan lingvon povas signifi aŭ agi imperiece aŭ perturbi kontraŭkolonie – povas esti metodo ankoraŭ pli varigi kaj ekzotigi la “mondan” literaturon aŭ vojo al pli profundaj kunsentado, justeco kaj kompreno. Esperanta kulturo estas ja neniel libera de seksismo, razismo aŭ aliaj formoj de antaŭjuĝo, kiuj markas iun ajn komunumon. Sed la Esperanta etoso de interŝanĝo kaj akcepto, la deziro krei “ebenan lingvan ludokampon” inter la partoprenantoj, tamen prezentas radikalan alternativon pri la eventuala formo de “tutmonda literaturo” kaj ties produktado. La tradukado de literaturo kreita de komunumo, por kiuj lingva justeco estas kerna valoro, povus eble servi iomete por antaŭenigi la agadon de literatura industrio, kiu mem estas pli malfermita kaj kreema.

Plej simple, Esperanta literaturo meritas esti tradukita, ĉar ĝi estas bona. Kion tio vere signifas, oni povas debati, sed ne eblas dubi, ke nia mondo pliriĉiĝas, kiam tiujn vortojn, poemojn, rakontojn, teatraĵojn kaj romanojn, kiuj movis nin al pensado, ridado aŭ plorado, ni povas kundividi kun nova kaj pli vasta legantaro. Reformulante la diskuton ĉirkaŭ la kialojn kaj kielojn de la povo kaj devo traduki Esperantan literaturon, mi esperas, ke vi akompanos min por alporti tiun kreskantan trezoron, tiun nekonatan literaturan valoraĵon, al novaj legantoj tra la anglalingva mondo.

Sebastian Schulman (@SebSchulman) estas literatura tradukisto el la jida, Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj la ĉefdirektoro de KlezKanada, grava organizaĵo pri jida kulturo kaj juda muziko. Liaj verkado, klereco kaj tradukoj aperis en Words Without Borders, Electric Literature, Beletra Almanako, Forward kaj aliloke. Lia traduko de la Esperanta romano Kroata Milita Noktlibro de Spomenka Štimec estis eldonita de Phoneme Media en 2017. Schulman fariĝis membro de la Estraro de Esperantic Studies Foundation en 2020. Li loĝas en Montrealo, Kebekio.

Kun koraj dankoj al Simon Davies por la traduko.

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept