Ĉe la komenco de la dudeka jarcento la centro de la Esperanta movado translokiĝis al Parizo, la urbo de lumo. En 1905 okazis la unua internacia Esperanto-kongreso en Francujo, kun 688 partoprenantoj el la tuta mondo. Sen interpretistoj ili plenumis ĉiaspecan agadon. Zamenhof estis nomita Kavaliro de la Honora Legio, kaj Esperanto, lingvo ĝis tiam skribata, fariĝis lingvo parolata. De tiam en ĉiujaraj kunvenoj renkontiĝis homoj celantaj kontakti diverslandajn aliulojn, kun kiuj ili havis komunajn interesojn.

Unu el la grupoj kun intereso pri internacia lingvo estis la fervojaj laboristoj. Pro sia profesio ili ofte vojaĝis kaj spertis limigojn de komunikado kun la lokaj loĝantoj. En la barcelona kongreso en 1909 ili kreis la Internacian Asocion de Esperantistaj Fervojistoj kun la jenaj celoj: diskonigi Esperanton inter fervojistoj, krei fakvortaron, antaŭenigi internaciajn rilatojn en la kadro de sia profesio, eldoni adresaron por siaj membroj, faciligi interŝanĝojn por infanoj en la nelerneja periodo, kaj helpi la partoprenadon de fervojaj laboristoj en Esperanto-kongresoj. Tiutempe ekzistis neniu alia internacia fervojista asocio.

La barcelona kunveno historie notindiĝis, ankaŭ ĉar ĝi estis la unua, en kiu okazis internaciaj floraj ludoj. Tio estas internacia literatura konkurso – en Esperanto – kiu adoptis la nomon de mezepoka okcitana-kataluna evento. La ĵurio laŭdis la germanan poeton Marie Hankel, kaj inter la venkintoj troviĝis ankaŭ juna Carles Riba, kiu poste famiĝis kiel poeto en la kataluna lingvo.

Ankaŭ en 1909 la Ruĝa Kruco faris amasekzercon por vidi, kiel humanaj laboristoj povus pritrakti vunditajn soldatojn en fremda teritorio dum milito. Kelkajn tagojn poste, en Valencio, akcidento tuŝanta plurajn kongresanojn servis por provi la praktikan utilecon de Esperanto. Poste la revuo de la Société Française Esperanto-Croix Rouge dediĉis ses paĝojn al tiu evento, priskribante tre kontentiga la sperton helpadi. Tiaj ekzercoj de la Ruĝa Kruco estis jam provitaj la antaŭan jaron en Dresdeno. Maltrankvila pri la kreskanta streĉiteco inter la diversaj potencoj, la internacia komunumo pretigis sin por alfronti la venontan militon.

En 1908 novaj profesiaj asocioj fondiĝis en Dresdeno, inter ili Internacia Esperantista Farmaciista Asocio, kaj ankaŭ la asocio de kuracistoj, Universala Medicina Esperanto-Asocio, konscie pri la esenca graveco de komunikado inter kuracisto kaj paciento. Aldone vegetaranoj uzis la kongreson por establi du asociojn. Ke la Internacia Vegetarana Unuiĝo kreiĝis en Esperanto-kongreso montras la proksiman ligon inter ambaŭ socialaj movadoj. Anekdotece, la esperantista vegetarana asocio kreiĝis du tagojn antaŭ la internacia.

La Internacia Scienca Asocio Esperanta estis kreita dum la Ĝeneva kongreso. Tie fondiĝis ankaŭ la Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj. Tiu ĉi havis tri celojn: faciligi internaciajn kontaktojn inter juristoj, labori per Esperanto por evoluigi internacian kaj komparan juron, kaj verki juran terminaron en Esperanto. Tiutempe ekzistis neniu alia asocio, kiu kontaktigis juristojn el malsamaj landoj.

Intertempe ankaŭ diversaj religiaj grupoj interesiĝis pri la ebloj proponataj de internacia lingvo. Laŭ ekumena sinteno siatempe multe progresema, en 1902 aperis Espero Katolika, eldonaĵo, kiu baldaŭ koliziis kontraŭ la hierarĥio de la eklezio. De tiam kreiĝis pluraj asocioj ne nur de katolikaj esperantistoj kaj de protestantaj, sed ankaŭ ene de aliaj religioj. Notindaj estas la kazoj de spiritismo en Brazilo, la japana religio oomoto, kaj islama tendenco nomita bahaismo. Ĉiuj tri havis profeton, kiu parolis pri la bezono de neŭtrala lingvo por komunikado, kaj havis kelkajn esperantistojn inter siaj plej eminentaj membroj.

Efektive jam en la unua Esperanto-kongreso en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro troviĝis grupoj, kiuj lanĉis internaciajn asociojn. Ekzemple la framasonoj tiutempe fondis internacian loĝion, Esperon Framasonan, kies laborlingvo estis Esperanto. Konataj esperantistoj, kiuj estis ankaŭ framasonoj, estas Alfred Fried (Nobel-premiito pri paco), Charles Richet (Nobel-premiito pri medicino), Henri La Fontaine (Nobel-premiito pri paco), Wilhelm Ostwald (Nobel-premiito pri ĥemio), Wilhelm Molly (fondonto de Esperanta ŝtateto) kaj Gaston Moch. Ĉiu el ili estis ankaŭ konvinkita pacifisto.

Rilaton tiel forta inter Esperanto kaj pacifismo enkorpigis la Internacia Societo Esperantista por la Paco. Establita de la franca soldato Gaston Moch, tiu asocio celis diskonigi Esperanton inter pacifistoj same kiel pacifismon inter Esperanto-parolantoj. En tiu asocio membris multaj el la gvidantoj de la Esperanto-movado, kiel Hector Hodler kaj Edmond Privat (fondintoj de Universala Esperanto-Asocio), la eminenta matematikisto Carlo Bourlet, profesoro Théophile Cart (prezidonto de la Akademio de Esperanto) kaj la verkistoj Antoni Grabowski, Marie Hankel kaj Henri Valienne, iniciatintoj de la Esperanta literaturo.

En 1914 eksplodis milito, forta bato kontraŭ ĉiuj internaciismaj idealoj. Sed tio ankaŭ evidentigis la bezonon plimultigi amikajn kontaktojn inter diverslandaj homoj, kun la celo eviti estontajn militojn. Multiĝis la iniciatoj. En 1918 Alexander William Thompson kaj Norman Booth, du junaj britaj soldatoj sur franca batalkampo, kreis la Skoltan Esperanto-Ligon. Ĝis tiam neniu internacia asocio ekzistis por unuigi skoltojn. Ilia fondinto Baden-Powell ankaŭ rekomendis al ili lerni Esperanton.

Post la milito instruistoj kaj profesoroj fondis Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistaj, kaj blinduloj kreis Universalan Asocion de Blindaj Esperantistoj, la unua internacia asocio, kiu kontaktigis ilin unu al la aliaj. Ambaŭ asocioj naskiĝis en 1924 en la viena Esperanto-kongreso. Ankaŭ en 1924 estis fondita la Internacia Radio-Asocio, kiu pritraktis aplikojn de radiofonio kaj atingis altnivelan popularecon, ĉar ĝi ebligis al homoj ekspluati la kapablon de Esperanto kiel defora komunikilo.

Javier Alcalde instruas pri politika scienco en Aŭtonoma Universitato de Barcelono, Toulouse Business School kaj Malferma Universitato de Katalunio, Hispanio, estas membro de Studcentro pri Sociaj Movadoj, Florenco, Italio, kaj de Instituto pri Migrado, Parizo, Francio.

Kun koraj dankoj al Simon Davies por la traduko.

Tiu ĉi teksto estas fragmento de samtitola ĉapitro baldaŭa aperonta ene de la libro Multilingual Environments in the Great War, red. Julian Walker kaj Christoph Declercq (Bloomsbury 2021).

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept