Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) estas la nacia Esperanto-arkivo, fondita kiel privata kolekto de Josip Pleadin en la 1980-aj jaroj, kaj oficialigita per fondo de samnoma civitana societo la 13-an de junio 2010. Ĝi situas en la urbeto Đurđevac, 120 kilometrojn for de la kroatia metropolo Zagrebo. Nuntempe DEC estas la plej granda Esperanto-kolekto en la teritorio de Kroatio kaj eks-Jugoslavio.

En la statuto de DEC kiel prioritataj taskoj estas preskribitaj ”konservado, protektado, valorigo, dokumentado, prilaboro kaj uzado de libroj, gazetoj, fotoj, dokumentoj kaj aliaj presitaj, skribitaj, fotaj, filmaj, sonaj kaj elektronikaj materialoj en kaj pri la Internacia Lingvo Esperanto, savado de tiaj materialoj el pereo kaj klopodo protekti ilin flanke de urbaj, regionaj aŭ ŝtataj institucioj kiel nacian kulturan heredaĵon”.

Per sia letero el 2010 la kroatia Ministerio pri kulturo konfirmis, ke protektado de speciala kaj rara kolekto, kia estas la kolekto de DEC, eblas. Tiuj eblecoj eĉ pligrandiĝis post la 11-a de februaro 2019, kiam la “tradicio de Esperanto” estis proklamita nemateria kultura havaĵo de Kroatio kaj notita en la respektiva registro sub la numero Z-7298. DEC estas unu el la ĉefaj prizorgantoj de tiu kultura havaĵo, menciita en la koncerna dokumento (Klasnumero: UP/I-612-08/18-06/0150, Registronumero: 532-04-01-03-02/2-19-2) de la Administrejo pri protekto de kultura heredaĵo (Uprava za zaštitu kulturne baštine), kiu funkcias ĉe la kroatia Ministerio pri kulturo.

La kolekto de DEC, kiu komence troviĝis en la privata domo de la fondinto, intertempe enorme kreskis. Pro tio en septembro 2017, per financa helpo de kroatiaj kaj eksterlandaj esperantistoj, kaj kun la subteno de Esperantic Studies Foundation, komenciĝis konstruado de propra domo de DEC, kiu estis oficiale inaŭgurita du jarojn poste, la 22-an de septembro 2019. La arkivaĵoj estis translokitaj en la novan domon  somere de 2020 kaj nun daŭras ekipado kaj katalogado de la materialo. Nuntempe DEC posedas pli ol 7 000 librojn, grandan kvanton da periodaĵoj, fotokolekton kaj kolekton de objektoj kaj dokumentoj, ordigitaj en specialaj dosieroj.

Ĉiujare DEC ricevas ĉirkaŭ 200 petojn rilate Esperanton, ĉefe de ĵurnalistoj, redakcioj, muzeoj, bibliotekoj, radiaj kaj televidaj kanaloj kaj privataj personoj, kiuj verkas laboraĵojn kaj disertaciojn aŭ raportas pri Esperanto. Per respondado al tiuj petoj, DEC plenumas siajn taskojn en la diskonigo de fidindaj informoj pri Esperanto en la tutlanda nivelo kaj en la regionoj de eks-Jugoslavio, helpante konstrui pozitivan rilaton de la medioj al la Internacia Lingvo.

DEC estas kompleksa arkivtipa kolekto, celanta fariĝi esplorejo malfermita al la publiko, sed tamen posedata de esperantistoj. Por preventi damaĝojn kaj perdojn de la posedata materialo, ĝi estas konsultebla nur surloke aŭ rete. Nur escepte DEC disponigas siajn materialojn por gravaj ekspozicioj, kaj pruntoj eblas nur el la aparta pruntokolekto, konsistanta el duoblaĵoj.

DEC ekde sia fondiĝo aktivas ankaŭ kiel grava Esperanto-eldonejo.

Adreso: Bana Jelačića 138A, HR-48350 Đurđevac, Kroatio
Retadreso: dec.kroatio(ĉe)gmail.com
Respondeca persono: Josip Pleadin, +385 98 248 574; josip.pleadin(ĉe)gmail.com
Viziteblo: de lundo ĝis sabato, laŭ anticipa anonco

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept