Mi estas historiisto – pli precize, fakulo pri la helena kaj romia mondo – kaj Esperanto-parolanto. Dum proksimume dudek kvin jaroj mi instruas kaj esploras en ĉi tiu kampo, aparte pri la periodo de la imperiestro Justiniano (527-565 p.K.); la lastajn dudek jarojn mi pasigis ĉe la universitato de Otavo, Kanado, dulingva organizaĵo, kie mi instruas kaj angle kaj france. Ĝenerale malmulte interplektiĝas miaj esploroj kaj mia Esperanto-agado, sed kelkfoje ja prezentiĝas okazoj, kiel mi sube klarigos.

La historio de Esperanto kaj ĝiaj diversaj tegmentaj organizaĵoj jam estas esplorkampo dumlonge. Rilate al Esperanto laŭ pli vasta perspektivo, ekz. en la historio de militoj kaj pri tio, kiel verkistoj en Esperanto povas nin informi pri la sperto de civitanoj tuŝitaj de la militoj de la mezo de la dudeka jarcento, nun esploras kolegoj laŭ multe pli aktiva kaj organizita maniero, ekzemple teamo gvidata de Pascal Dubourg Glatigny. Esplorado en tiaj kampoj do kondukas al gravaj studoj ne nepre en Esperanto, kiel tiu de Robert Garvía, Esperanto and Its Rivals: The Struggle for an International Language (Filadelfio, 2015). Alia larĝa verko, kies dua eldono aperis lastatempe kaj haveblas kaj en Esperanto kaj en la angla, estas la detala pritrakto de persekutoj kontraŭ Esperanto dum la dudeka jarcento, Dangerous Language / La danĝera lingvo (Basingstoke, 2017/Roterdamo, 2016).

Kiam oni invitis min kontribui ion al festlibro por ĉi tiu verkisto (Festschrift, Novjorko, 2018. Red-oj: Gotoo, Vergara, Kimura), mi konstatis, ke necesos elekti temon, kiu iel ligus liajn esplorojn al la miaj. Pro tia sprono mi pretigis artikolon, kiu diskutas stimulan hipotezon de Steven Sage, kiun li klarigas en sia libro Ibsen and Hitler (Novjorko, 2006), laŭ kiu oni povas preskaŭ ĉiun aspekton de la kariero de Hitler klarigi per atenta studo de iuj dramverkoj de la norvega aŭtoro Henrik Ibsen (1828-1906). Mi koncentriĝis pri la dramo Imperiestro kaj Galileano, tradukita en Esperanton en 1920, por montri ke, kontraŭ la argumentoj de Sage, la germana invado de Sovetunio ne similis tiun de la imperiestro Juliano de Persio en 363 p.K. Dum miaj esploroj, mi hazarde renkontis iun Marinus van der Lubbe (1909-1934), nederlandan komuniston, kiu kondamniĝis al morto pro sia rolo en la bruligo de la parlamentejo (Reichstag) en Berlino en februaro 1933. Evidentiĝis, ke li certe interesiĝis pri Esperanto, eble li eĉ ĝin parolis, kvankam oni ne ĝenerale tion atentas. Miaj iom supraĵaj esploroj tiel evidentigis, ke restas multo esplorenda pri Esperanto kaj ĝia rolo en signifoplenaj eventoj de la pasinta jarcento.

Hazardaj konversacioj ankaŭ naskas okazojn. Dum diskuto kun Susanna Braund, profesoro ĉe la universitato de Brita Kolumbio, Kanado, pri ŝia projekto pri tradukoj de la latina poeto Vergilio, mi demandis al ŝi, iom malserioze, ĉu ŝi traktos esperantajn tradukojn de la Eneado, lian plej gravan verkon. Responde, ŝi petis al mi esplori la temon. Tiel mi verkis ĉapitron por S. Braund kaj Z. Torlone, red., Virgil and His Translators (Oksfordo, 2018), libro, kiu ĵus ricevis la premion Alexander G. McKay pro sia kontribuo al vergiliaj studoj. Kiel studento mi studis la poemon, do mia esplorado pri tri esperantaj tradukoj donis al mi la eblon reveni al verko jam konata de mi. Dum mi atente analizis la tradukojn, inter kiuj unu fidele paŭsis la heksametrojn de la epopeo tra ĉiuj dek du libroj, mi povis distingi diferencojn inter ili kaj iliaj celoj: en la fruaj tagoj de Esperanto, kiam aperis la unua traduko, oni grandskale penis provizi la publikon per tradukoj de gravaj literaturaĵoj, parte por montri la flekseblon de la lingvo, parte ankaŭ por krei ĝiajn proprajn literaturajn tradiciojn kaj esprimojn. Kiam mi rigardas tradukojn de Vergilio en aliajn lingvojn, kiel la skotan, mi konstatis, ke ofte fonis similaj celoj, kiel leganto de ĉi tiu libro povos mem kontroli.

Miaj esploroj daŭre rilatas al Esperanto de tempo al tempo: mi esperas baldaŭ eldonigi esperantan tradukon de la Persaj militoj de la romia historiisto Prokopio, ekzemple, kaj ankaŭ prelegis kelkfoje pri romia historio kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), plej lastatempe dum la Virtuala Kongreso de 2020. Mi konkludas, ke la rolo de Esperanto en la pli larĝaj kampoj kaj de historio, kaj de literaturo, pli gravas ol povas ŝajni unuavice: ĝi ne nur en si mem studindas pro la rolo, kiun ĝi ludis historie, sed ĝi povas ankaŭ roli kiam ni alfrontas pli ĝeneralajn historiajn demandojn. Plie, kontaktoj kun historiistoj, kiuj estas ankaŭ samideanoj, sendube pli facilas ol kun gekolegoj, kun kiuj necesas utiligi la denaskan lingvon de unu aŭ la alia.

Geoffrey Greatrex estas profesoro en la fako de klasikaj kaj religiaj studoj en la Universitato de Otavo Ottawa, Kanado, kaj estrarano de ESF.

Photo: Statuo de Juliano, Musée de Cluny, Parizo (Geoffrey Greatrex)

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept