Bonvenon al 2021!

En ĉi tiu ĝisdatigo mi komencos per kelkaj vortoj pri la rolo de la ĉefdirektoro kaj la ĉiutagaj operacioj de ESF. Tio estas ĉefe por tiuj, kiuj estas novaj al ESF.

Iuj taskoj en tio, kion mi faras kiel ĉefdirektoro, estas ĉiutagaj, sed necesaj: librotenado, buĝetado, organizado de estraraj kunvenoj, ktp. Feliĉe, la plejmulto el tio, kion mi faras, estas tre alloga. ESF havas mirindajn estraranojn, kiuj igas la monatajn kunvenojn plaĉaj kaj agrablaj. La kunvenoj komenciĝas ĝustatempe, finiĝas ĝustatempe kaj efike traktas la tagordon. Mi estas aparte dankema labori kun estraro, kiu funkcias tiel bone.

Dufoje monate la administra komitato de ESF kunvenas, kaj dume estas farita la ĉiutaga laboro. Tiu komitato revizias subvenciojn kaj traktas erojn, kiuj ne bezonas estraran aprobon. Subaro de la plena estraro partoprenas la kunvenojn de la administra komitato. La subaro havas klarajn funkciajn gvidliniojn kaj serĉas estraran aprobon, kiam necese. Kvankam tiu strukturo estas tre efika maniero labori, ESF konstante pripensas kiel plibonigi niajn agadojn.

Mia ĉefa rolo kiel ĉefdirektoro estas helpi certigi, ke eventoj okazu laŭplane; faciligi komunikadon ene de ESF kaj kun vi, la ESF-subtenantoj, kiuj estas esencaj por la eventoj, programoj kaj subvencioj de ESF. Kaj, mi helpas kreskigi novajn ideojn, por ke ESF daŭre estu grava organizaĵo.

Do, kion vi povas esperi de ESF en 2021? La daŭra pandemio diktas, ke iuj eventoj estos virtualaj aŭ havos rezervan planon okizi virtuale. Jen la ĉefaj eventoj en nia kalendaro:

  • Aprilo (Virtuala): “2021-Simpozio pri Lingvo kaj Migrado” partnere kun la Universitato Princeton. Tiu ĉi simpozio estis prokrastita de 2020 kaj estis adaptita al virtuala formato. Ĝisdatigitaj informoj baldaŭ haveblos.
  • Julio (Virtuala): NASK (Esperanto-Kursaroj). La kursaroj en 2020 havis la plej grandan partoprenon en la 50-jara historio de NASK, kaj ni esperas multajn aliĝantojn denove en 2021. En 2022 ni planas reveni al malvirtuala kursaro ĉe la universitato William Peace.
  • Julio: Universala Kongreso de Esperanto en Belfasto, Irlando, de la 17-a ĝis la 24-a de julio. Ni esperas kaj atendas, ke eblos malvirtuale partopreni.
  • Julio: Nitobe-Simpozio tuj post la Universala Kongreso, de la 24-a ĝis la 26-a de julio.

Krome multaj eventoj kaj agadoj, estas planitaj por 2021:

Kiel vi vidas, ESF havas plenan teleron da agadoj kaj eventoj planitaj en 2021. Ni esperas, ke vi partoprenos, kiam ajn vi povos. Bonvolu prezenti vin, se ni antaŭe ne renkontiĝis kaj ĉeestas la saman malvirtualan eventon. Se vi havas demandon, bonvolu sendi al mi retpoŝton ĉe chuck.mays(ĉe)esperantic.org.

Fine mi ŝatus persone danki vin, se vi finance subtenas ESF. Ni ne povus fari ĉion, kion ni faras sen via subteno.

Plej bonajn dezirojn por 2021. Mi esperas, ke 2021 estu via plej bona jaro!

Chuck Mays estas la Ĉefdirektoro de ESF
This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept