Planlingvoj fascinas. Ekster la kampo de internaciaj helplingvoj, kie regas Esperanto, kreemaj mensoj elpensigis milojn da eksperimentaj aŭ artaj lingvoj, ofte nur pro la plezuro tion fari. En ĉi tiu sporada serio mi esploros kelkajn el la pli interesaj kaj malpli konataj.

Sed en ĉi tiu unua parto, se mi rajtas, mi volas resti en la sfero de helplingvoj kaj diskuti latinidecan ekzemplon, pri kiu mi partoprenis ŝatokupe dum pli ol jardeko: Lingua Franca Nova (LFN) aŭ elefeno, kiel ĝi preferas nomi sin nuntempe. Fasonis ĝin George Boeree, usona psikologo, kiu prilaboris ĝin dum tridek jaroj antaŭ ol prezenti ĝin en la reto en 1998. Ĝin amplekse rafinis entuziasmuloj poste.

Boeree, kiu forpasis ĉi-monate, admiris Esperanton kaj esperis, ke la mondo iam adoptos internacian helplingvon – “preskaŭ ne gravas, kiun”, li skribis. Li tamen asertis ankaŭ, ke elefeno estas pli natura ol Esperanto, sed multe malpli arbitra ol interlingvao. Al tio mi aldonu, ke ĝi havas profundan esencan belecon kaj trafas rimarkinde feliĉigan mezpunkton inter minimumeca simpleco kaj riĉa esprimpovo.

Ĉe tiu estetiko nepras ĝiaj reguloj pri silabaj formoj. Silabokomencajn konsonantajn kombinojn ĝi laŭeble malmultigas, kaj silaboj kaj vortoj povas finiĝi nur per vokalo aŭ per unu el sep konsonantoj: l, m, n, r, f, s kaj x (= ŝ).

Se preni la ekzemplon “ekzemplo”, la vorto por tio estas esemplo, kun kz simpligita kiel en la itala. Tio igas la vorton iomete malpli rekonebla, sed pli facile prononcebla por homoj el multaj mondopartoj. Komparu la Esperantan vorton ekzemplo, en kiu senvoĉa k apudas voĉan z, laŭ rusa literuma konvencio. Fakte elefeno tute elĵetas la literon k, elektante skribi c por tiu sono.

La elefena literumo estas plene fonetikeca, ne malkiel tiu de Esperanto, kvankam Esperanto enhavas la kuriozaĵon de la litero c, kiun oni prononcas pli-malpli same kiel ts. En elefeno, tiu kombino ne konformas al la silabaj strukturoj kaj do apenaŭ okazas; en propraj nomoj kiel Botsuana “Bocvano”, oni skribas ĝin simple per ts. Simile, en Txad “Ĉado” kaj Djibuti “Ĝibutio”, tx kaj dj prezentas la du elementojn de la afrikatoj, por kiuj Esperanto uzas la unuopajn literojn ĉ kaj ĝ.

Same kiel ĉe la mediteranea lingvafrankao de historiaj komercistoj, la elefena vortostoko venas de la latinidaj lingvoj. Fakte elefeno ĉerpas vortojn el kvin fontolingvoj, ŝercnomitaj la ECIPO “teamo”, t.e. espaniol (hispana), catalan (kataluna), italian (itala), portuges (portugala) kaj franses (franca – kie oni streĉas ĝisrompe la O de la akronimo por referenci langue d’oïl!). La kataluna partoprenas kaj pro sia geografia situo kaj kiel eventuala decidanto pri vortelektoj.

Specimene, jen la dediĉo de Saint-Exupéry en La eta princo:

Pardona, enfantes, ce me ia dedica esta libro a un adulte – un person grande. Me ave un escusa seria: esta person grande es la ami la plu bon ci me ave en la mundo. Me ave un otra escusa: esta person grande pote comprende tota, an libros per enfantes. Me ave un escusa tre: esta person grande abita en Frans, do el es fame e fria. El nesesa es consolada.

Si tota esta escusas no sufisi, me va dedica volente esta libro a la enfante ci, en la pasada, esta person grande ia es. Tota persones grande ia es prima enfantes. (Ma poca de los recorda esta.)

Dum Esperanto uzas finaĵojn por indiki vortoklasojn, elefeno dependas pli de la vortordo. Rekte priskribanta adjektivo ĉiam sekvas sian substantivon (persones grande “grandes personnes / plenkreskuloj”) kaj adverbo sekvas sian verbon (ia es prima enfantes “ont d’abord été des enfants / unue estis infanoj”).

Konvene al la moderna epoko, la lingvo estas sekse neŭtrala: la triapersona singulara pronomo el signifas “li/ŝi”, kiel la singulara they en la angla, aŭ en Esperanto la disopiniiga neologismo ri.

Escepte de es “esti”, elefenaj verboj senvarie finiĝas per -a, -e-i. Por indiki verbotempojn oni antaŭmetas unu el la vortetoj ia (“-is”, prononcu ja), va (“-os”) aŭ ta (“-us”).

En la origina projekto de Boeree, oni aldonis -r por formi infinitivon (comprender “kompreni”), sed tion oni fine taksis peza kaj nenecesa; tial la ĉi-supra eltiraĵo havas pote comprende “povas kompreni”. Fakte la sola fleksio hodiaŭ restanta en elefeno estas la pluraliga -s.

Ĉe derivado estas tute alie. Elefeno havas ĉirkaŭ dudekon da oftaj derivosufiksoj (kaj iom da malpli gravaj teknikaj), kaj estas pli kohera ol Esperanto rilate ilian funkciadon.

Plej multajn Esperantajn radikvortojn oni formale klasas kiel substantivojn, verbojn kaj adjektivojn, kaj estas same en elefeno. Sed Esperanto havas kapricojn: malbonfama ekzemplo estas, ke bros estas substantiveca radiko signifanta ilon, el kiu oni derivas la verbon brosi – kaj tamen komb estas verbeca radiko, al kiu necesas aldoni sufikson por havigi la substantivon kombilo.

En elefeno, kaj brosa “broso” kaj peten “kombilo” estas substantivoj. Por formi la rilatajn verbojn, oni aldonas la sufikson -i: brosipeteni. Notu, kiel la vokalo de la sufikso forpuŝas la finan vokalon de brosa – tio okazas ĉe ĉiuj vokalkomencaj sufiksoj kaj liveras vortojn koncizajn kaj naturajn sed samtempe regulajn kaj logikajn.

Fakte ekzistas du apartaj sufiksoj -i. Unu estas netransitiva kaj signifas “-iĝi”:

La acua caldi.
“La akvo varmiĝas.”

La alia estas transitiva kaj signifas “uzi … ĉe (la rekta objekto)” kiel ilon aŭ substancon:

Me buri la pan.
“Mi buteras la panon.”

Buri estas fiksita ero en la vortoprovizo kaj neniam signifas “buteriĝi”.

Netransitivaj verboj en elefeno povas esti ankaŭ transitive uzitaj: oni faras tion per la nura aldono de rekta objekto signife sama kiel la netransitiva subjekto:

La porte clui.
“La pordo fermiĝas.”

Me clui la porte.
“Mi fermas la pordon.”

Me caldi la acua.
“Mi hejtas la akvon.”

Esperanto funkcias simile, sed uzas eksplicitajn sufiksojn. Fermi estas transitiva, sed se ni elektas netransitivan verbon – ekzemple gliti – la sufiksoj kondutas alimaniere. Elefeno preferas, ke verboj estu baze netransitivaj, kiam ajn tio eblas:

La porte lisca.
“La pordo glitas.”

Me lisca la porte.
“Mi glitigas la pordon.”

Estas interese noti, ke, dum en Esperanto ĉiu vorto povas salti en alian klason nur per finaĵoŝanĝo, kelkfoje la reguloj por la akompana signifoŝanĝo estas molaj. Ekzemple la adjektivo akva el akvo povas signifi aŭ “vivanta en akvo” (akva planto) aŭ “konsistanta el akvo” (akva trinkaĵo).

Tiun problemon rimarkis en la jam fora jaro 1907 la proponantoj de la reformo Ido, kiuj indikis ankaŭ, ke, kvankam oni povas ŝanĝi krono al la verbo kroni, ne eblas poste ŝanĝi la verbon reen al substantivo por nomi tiun agon, ĉar krono jam okupiĝis. Kronado en Esperantujo postulas aldonan sufikson.

Kiel funkcias la respondaj vortoj en elefeno? La substantivo “akvo” estas acua, kaj la lingvo disponigas tri ĉefajn sufiksojn por derivi adjektivojn: acuin signifas “akvosimila, akveca”; acuosa signifas “akvoplena”; kaj acual estas la plej ĝenerala, “akvorilata”, do ĝi ampleksas akvajn plantojn.

Eblas reuzi iun ajn elefenan verbon, senŝanĝe, kiel substantivon por nomi tiun agon, do el la substantivo corona ni povas formi la transitivan verbon coroni “kroni”, kiu estas ankaŭ la substantivo coroni “kronado”. (Eventualaj maltrankviliĝintoj notu, ke tre malmultaj substantivaj radikoj finiĝas per -i en elefeno, do konfuzo apenaŭ estiĝas.)

Elefeno havas retan vortaron kun pli ol 30 000 eroj, organizitaj sub preskaŭ 10 000 radikoj. Tio estas plurlingva verko: ĉiuj vortoj kaj esprimoj havas tradukojn en la angla kaj la franca, mi lastatempe aldonis Esperanton, kaj aliaj kontribuas per tradukoj en la finna, la germana, la hebrea, la hispana kaj la rusa. Kvankam multaj leksemoj estas obskuraj fakterminoj, la vortaro enhavas ankaŭ multe da utilaj ĉiutagaj esprimoj kiel amaperil “kolrompulo, sinendanĝerigemulo”, telelabora “telelabori, labori hejme”, kaj demanda sujestante “sugesta demando”.

Por mi, elefeno estas absorba intelekta ludo. Ĝi havas nenian ŝancon rivali Esperanton, sed ĝi ja estas belega artaĵo, kaj oni fojfoje proponas, ke ĝi povus repozicii sin kiel la lingvon de imaga idilia Mediteranea insulo, Isola Franca.

Por primajstri ĝin, en 2008, mi tradukis la brilan – sed malkoncize vortumitan – rakonton de Edgar Allan Poe La Falo de la Domo Usher. Mi kaj aliaj poste elefenigis kelkajn aliajn literaturajn verkojn, inkluzive de Alicio en Mirlando kaj Trans la spegulo – la plej penigaj provoj de la kalembura kapablo de lingvo!

Se montriĝos intereso, posta artikolo eble komparos la traktadon de la vortludoj de Lewis Carroll en Esperanto kaj elefeno.

NB. La akompana bildo baziĝas sur Jardin à Bordighera, impression de matin de Monet kaj estas la kovrobildo de Isola Franca, albumo de kantoj elefenigitaj de Michel Gaillard.

Simon Davies estas la redaktoro de la trimonata bulteno de CED/ESF: Information for Interlinguists kaj Informilo por Interlingvistoj.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept