Ekde sia fondo en 1927 la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko disponas pri gravaj biblioteko kaj arkivo, kiuj ekde 1990 oficiale nomiĝas Kolekto por Planlingvoj. Situanta ekde la jaro 2005 en la teretaĝo de la Palais Mollard ĝi estas mondskale la plej ampleksa fakbiblioteko por interlingvistiko kaj dokumentas ĉirkaŭ 500 planlingvojn – inter ili krom Esperanto ankaŭ Volapük, Ido, Interlingua kaj multajn aliajn.

Laŭ dokumentspecoj la biblioteko konservas ĉirkaŭ 40 000 faldfoliojn, 35 000 volumojn, 25 000 gazetartikolojn, 22 000 fotografaĵojn, 10 000 aŭtografojn kaj manuskriptojn, 3 700 diversajn titolojn de gazetoj kaj revuoj, 3 500 muzeajn objektojn, 1 500 afiŝojn kaj 1 200 sondokumentojn.

En 2006 la Kolekto por Planlingvoj komencis bitigi sian havaĵon, ĝis nun pli ol 20 000 dokumentojn. Inter ili estas ĉirkaŭ:

Krom la sonbendoj ĉiuj tiuj dokumentoj estas konsulteblaj pere de Trovanto, la katalogo de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo.

Sur la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko vi ne nur povas trarigardi la (diĝitan) havaĵon, sed per la retejo ANNO (AustriaN Newspapers Online), la virtuala legsalono por la periodaĵoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, eĉ eblas sisteme traserĉi la jam bitigitajn periodaĵojn.

ANNO ebligas entajpi serĉvorton en la kampo “teksto” (Text), elekti la “titolon” (Titel) de periodaĵo kaj specifi la serĉon laŭ la lingvo (inter 21 ankaŭ Esperanto), la eldonloko kaj la eldonperiodo. Ekzemple, se vi entajpas en la kampo “teksto” la nomon “René de Saussure” kaj elektas la lingvon “Esperanto”, vi ricevas 176 rezultojn. Tio signifas, ke en 176 numeroj de skanitaj Esperanto-periodaĵoj la nomo “René de Saussure” aperas almenaŭ unufoje.

Alklakante unu el la serĉrezultoj vi malfermas novan fenestron, kie ruĝaj kadroj indikas, sur kiuj paĝoj la nomo estas notita. Se vi alklakas unu el tiuj paĝoj, ĝi pligrandiĝas, kaj vi ankaŭ tuj povas vidi, kie kaj kiom ofte la ruĝe markita serĉvorto aperas. Tiel eblas sisteme esplori diversajn temojn per la gazetaro. La plej rekomendindaj serĉvortoj estas nomoj de personoj, landoj kaj urboj, sed fakte vi povas entajpi ĉiun nocion, pri kiu vi interesiĝas.

Periodaĵoj estas gravaj fontoj, kiuj bone dokumentas kaj la transnaciajn kaj la regionajn historiojn, politikojn kaj kulturojn. Ilia bitigo kaj perinterreta disponigo havas gravajn avantaĝojn.

  1. La periodaĵoj iĝas facile kaj rapide alireblaj por multaj personoj samtempe.
  2. Ili estas atingeblaj tutmonde ĉe ĉiu retaliro, ĉiutage kaj ĉiuhore.
  3. Post la bitigo la paperaj periodaĵoj restas en la klimatizita kaj sekura librokonservejo, kiun ili nur forlasas esceptokaze, ekzemple se la biblioteko pruntedonas ilin por ekspozicioj.
  4. La tekstrekonaj algoritmoj nun igas la enhavon de la dokumentoj plene alirebla per tute novaj esplorstrategioj.

Ĝis nun la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo elektis ĉirkaŭ 150 titolojn de periodaĵoj el la periodo 1881 ĝis 1949, kiuj estis skanitaj de specialistoj en aparta “Sekcio por diĝitaj servoj” de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Tiel la nombro de diĝite konsulteblaj dokumentoj – libroj, periodaĵoj, fotoj, bildpoŝtkartoj, muzeaj objektoj, afiŝoj, gazetartikoloj, sondokumentoj kaj arkivaĵoj – daŭre kreskos ankaŭ dum la venontaj jaroj.

Bernhard Tuider estas bibliotekisto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko kaj preleganto en Leopold-Franzens-Universitato, Innsbruck, Aŭstrio.
This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept