Monika komencas. Pensado pri lingva justeco kaj malkoloniigo rekondukas min al humida somera posttagmezo – supozeble ĉirkaŭ 2010–11 – kiam, sidante en la vivoĉambro de domturo en la sudbarata urbego Hajderabado, mi estis absorbita de mia unua leciono pri la hindia. Ĉar mi mem instruis la germanan al barataj studentoj, la enprofundiga aliro de la instruisto, laŭ kiu li komunikis ĉefe en mia lernocela lingvo, ŝajnis malfremda kaj samtempe fremdiga.

Kiam mi komencis kurson pri la hindia, mi jam du jarojn loĝis en la pulsanta, plurreligia kaj pluretna ĉefurbo de la ŝtato Telangano, facile elturniĝante per kombinaĵo el la angla kaj la germana en la laborejo kaj la angla en la ĉiutaga vivo. Lerni la hindian estis do trudite ne de neceseco sed, anstataŭe, de la deziro formeti la maljustan avantaĝon de mi ĝuatan nur hazarde pro tio, ke mi flue parolis la helplingvon, kiun multaj el la stratvendistoj, butikistoj, rikiŝistoj kaj kolegoj en miaj interagoj devis adopti por ne esti elbaritaj el la kreskanta nombro da komercaj kaj edukaj aferoj farataj en la angla.

Kvankam mia flueco en la angla – kiel denaska parolanto de la germana kaj la itala – simile sekvas el la diskursiva hegemonio praktikata de la lingvo, se oni tamen konsideras ĝin kune kun mia haŭtkoloro, ĝi senmerite igas min profitanto de la ekonomia kaj politika (alivorte: kolonia) potenco ligita al la kunĉeesto de blankeco kaj anglalingveco.

Rimarkinda rilat-reto inter identecopolitiko kaj lingvo aperas, kiam oni komprenas, ke en suda Barato Hajderabado estas escepto laŭ la populareco de la hindia inter ĝiaj civitanoj. Fakte, dum la hindia, aldone al regionaj lingvoj, estas ĉefe parolata en la nordo de la lando (specife en la tiel nomata ‘Hindia Zono’, lingvoregiono, kiu ampleksas plurajn ŝtatojn), en la sudo regas lokaj lingvoj kaj la angla. La granda hindilingva loĝantaro de Hajderabado rezultas el la longa kaj fiera islama historio de la urbo – ĉar la hindia estas interkomprenebla kun la urdua, lingvo, kiu rolas grave en la formado de la identecoj de sudaziaj islamanoj.

Evidentiĝas, kiom la granda disvastiĝo de la hindia estas apartaĵo de Hajderabado, kiam oni foriras el la urbo al aliaj lokoj en Telangano, kie malfacilas konversacii en lingvo alia ol la loka telugua aŭ la angla. Efektive la hindia, tiel ĉieema en la nordo de Barato, renkontis notindan reziston inter la popoloj de la sudo, kiuj, pro la kultura kaj politika superrego historie estigita de la regionoj de la Hindia Zono favoris en la postkolonia epoko la anglan kiel pontan komunikilon inter diversaj ŝtatoj.

Kurioze, tiu sama opono kontraŭ aliula kultura hegemonio, pro kiu suda Barato favoras la anglan antaŭ la hindia, vivtenas la nordan preferon por la hindia ol la angla, aparte ekde kiam S-ro Modi fariĝis la ĉefministro de Barato. Tamen, dum la prefero al la angla en la sudo estas unuavice ago rezisti la kulturan superecon de la nordo, la favoro al la hindia en la nordo kunfandas sian kontraŭkolonian retorikon kun disputiga homogenigo kaj fundamentismaj trajtoj.

Per mallonga prezento de la distingiĝa kultura-lingva historio de Hajderabado eblas supozi, ke kompleksa politiko animas ankaŭ la pli ol 19 500 lingvojn denaske parolatajn en Barato, kaj lingvojn ĝenerale. Samtempe, la intermiksita kaj paca enurba kunekzisto de loĝantoj parolantaj la teluguan, la hindian kaj la anglan atestas, ke kultura reprezentado kaj lingva justeco ne malligeblas unu de la alia, sed plibonigas kaj kompletigas sin reciproke.

Estas kun intenco honori tiajn plurlingvajn kaj malkoloniigajn rakontojn, ke D-ro Romina Istratii kaj mi establis la eldonplatformon Decolonial Subversions (‘Malkoloniigaj Subfosoj’) en marto 2020. Kiel skizita en nia Manifesto, ni volas superforti tiujn persistajn kondutojn ĉe la produktado, esprimado kaj validigo de scio, kiuj konstante reasertas la centrecon de partioj okcidentaj, anglalingvaj, patriarkaj kaj kapablismaj.

Por enlumigi voĉojn historie marĝenigitajn, ni deflankiĝas de kutimaj komunikaj normoj (spronante kontribuojn en formoj spekteblaj kaj aŭdeblaj, aldone al la skribitaj) kaj bonvenigas ajnlingvajn sendaĵojn de homoj el ĉiuj sociaj tavoloj, kondiĉe, ke ili antaŭenigas la malkoloniigan aferon. Ni atendas, ke kontribuantoj amplekse referencu fontojn, kiuj ignoras regemajn voĉojn kaj invitas konsideremajn alirojn, samtempe turnante sin al kolega reviziado rigora sed tamen fleksebla (publika aŭ blinda), akceptante eldonmodelon de Malfermita Aliro por rompi financajn barojn kontraŭ kontribuantoj kun malalta aŭ meza enspezo, kaj transdonante la redaktoran estradon al kolegoj laborantaj ekster la ĉefaj scioproduktaj centroj, kiam kaj kiom tio eblas.

Ni tre dankas pro la financa subteno de Esperantic Studies Foundation, kiu grave kontribuis al la atingo de tiuj celoj, subvenciante la establon de la retplatformo – programita de niaj kunlaborantoj en Barato.

Ĝis nun Decolonial Subversions interligis kreskantan komunumon de amikoj kaj kolegoj, kiuj favoras la malkoloniigon de scioj kaj ekzistomanieroj. Inter tiuj estas Giridhar Rao, kun kiu mi bonŝance laboris denove post multaj jaroj – ĉi-foje ne kiel malsufiĉe sukcesa studento de la hindia kaj ties engaĝiĝinta lingvoinstruisto, sed kiel akademiuloj dediĉitaj al la movadoj por lingva justeco kaj malkoloniigo.


Giridhar daŭrigas. La invito de Monika kaj Romina por kontribui artikolon al Decolonial Subversions estis bonvena okazo ekspozicii kelke da iniciatoj ĉe la Universitato Azim Premji en Bengaluro (Barato). Tiuj iniciatoj estas kursoj kaj projektoj, kiuj konstruas surbaze de la barata plurlingveco, kiun Monika jam menciis. La iniciatoj celas ebligi, ke studentoj en niaj magistriĝaj programoj disvolvu edukajn praktikojn, kiuj progresigas lingvan kaj socian justecon en lernejoj kaj supera edukado. Sensurprize, multaj el la ideoj, kiuj animas la Esperanto-movadon (ekzemple tiuj menciitaj en la Manifesto de Prago), nature subtenas la celojn de la kursoj kaj projektoj ĉe la Universitato.

Ekzemple, konsideru la proponon, ke necesas plurlingva edukado en Barato: unue por efika lernado; due por vivtenado; trie por protekti lingvajn homajn rajtojn, precipe tiujn de la plej sendefendaj uloj en socio; kaj kvare por demokrata civitaneco. Kurso kiel ‘Esperanto kaj lingva demokrateco’ alparolas ĝuste tiujn aspektojn.

En tiu kurso, kompreno pri lingva diverseco, fontoj de lingva potenco, kaj la pluraj funkciniveloj de lingvoj – Monika jam tuŝis ĉiun el tiuj temoj – estas deirpunkto por aro da rilataj demandoj:

  • Kiujn karakterizaĵojn havu efika internacia lingvo je ĉiu nivelo?
  • Kio konsistigas facilan lingvon?
  • Kio estas justa lingvosistemo por plurlingva kunteksto?
  • Kio estas la lingvaj aspektoj de la malkoloniigo de la menso?

Tiuj estas kelkaj el la demandoj faritaj de studentoj pri tio, kion lingvoinstruistoj povas lerni el Esperanto. Pli da detaloj pri la lingvaj kursoj kaj iniciatoj ĉe nia universitato disponeblas en la artikolo en Decolonial Subversions, ‘Lingvaj homaj rajtoj kaj multlingva edukado: raporto de barata universitato’.

Konklude, profunda alianco ekzistas inter la celoj de la projekto Decolonial Subversions kaj la idealoj kaj praktikoj de la Esperanto-movado.


Monika Hirmer estas doktoriĝa kandidato pri Religioj kaj Filozofioj ĉe SOAS (Skolo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj) ĉe la Universitato de Londono, kaj kunfondinto kaj kunĉefredaktoro de ‘Decolonial Subversions’.

Giridhar Rao instruas lingvan kaj literaturan edukadon ĉe la Universitato Azim Premji en Barato. Bonvolu alkalki por legi pri liaj eldonaĵoj, lia anglalingva blogo ‘Bolii’ pri lingvo kaj edukado, kaj lia samtema Esperanto-blogo ‘Lingvo kaj vivo’.

Kun koraj dankoj al Simon Davies por la traduko.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept