Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. Redaktita de Humphrey Tonkin kaj Rakoen Maertens. Novjorko: Mondial, 2020. ISBN 978-1595694102.

Kun unuanimeco, ĉiuj 193 membro-ŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj aprobis novan prioritataron la 25-an de Septembro 2015. La skeptikeco ciskrania imagas, ke taskaro aprobita de registaroj reprezentantaj preskaŭ ĉiun sur la planedo Tero povus trakti nur la balaston de la komuna ŝipo. Tamen ne. Konsiderate serioze, la dek sep celoj por daŭripova evoluigo klare etendas sin antaŭ la homaro vaste, kovrante ĉiun landon, ĉiun ekonomian sektoron, eĉ ĉiun homon—sendepende de ties engaĝiĝo.

Iu, kiu volas, ke la celaro engaĝu lin aŭ ŝin devas unue kompreni ĝin. La obtuzaj frapfrazoj sur multkoloraj kaheloj bele memorigas pri la signifo, se konata; alie ili apenaŭ edifas. Oni bezonas gvidanton—aŭ, eble, gvidilon—por trovi signifon kaj interligitecon en la bunta labirinto. Tiu bezono, sendube sentata de multaj Esperantistoj pro ilia homarana vidpunkto, nun povas kontentiĝi per la konvene nomita libro Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj, lastatempe eldonita de Mondial kunlabore kun UEA.

La verkintoj, Esperantistoj de diversaj landoj kaj kulturoj, prezentas, plej ofte de sia profesia vidpunkto, koncizan superrigardon de la temo. Konsternete, la skipo inkluzivas nur manplenon da virinoj kaj neniun de Azio aŭ Afriko, iom sapeante la supozon, ke la libro reprezentas ĉiujn. Antaŭ ol kondamni, tamen, oni rimarku, ke estis verŝajne same dum la formulado de la celoj mem—pro tio restas celoj kvar, kvin, kaj dek (kaj mankas aliaj).

La plej elstaraj ĉapitroj lakone prezentas la problemojn, diversajn solvojn, kaj multe pensigas la leganton per demandoj fine de la ĉapitro (ekzemple, Goes pri malsato kaj Raola pri la klimato). Kvankam kelkaj ellasas el la stalo amatan ĉevaleton por paŝtiĝi en herbaro kultivita por alia celo (i.a. Ronco pri “riismo” kaj Novello pri kosma entrepreno), eĉ la deviintoj starigas trafajn demandojn al sia legantaro. Ĝuste tiuj demandoj ofte pli pensigas pri la problemo kaj ĝia tikla solvaro ol la teksto ilin enkondukinta. Tial mi forte rekomendas la libron al Esperanto-kluboj por komuna legado kaj priparolado, eble per la frandado de unu ĉapitro komence de ĉiu kunveno kiel sprono al konversacio pri la demandoj.

Enhave, la libro estas bone kompostita kaj presita sen multe da preseraroj; resume, ĝuste tia, kian oni antaŭvidas de Mondial kaj UEA. Pro tio, ke ĉi tiu estas unu el malmultaj libroj verkitaj en Esperanto post la komenco de la koronavirusa pandemio, mi ĝojas vidi ĉe Klawe ĝuste tiun terminon (kaj ĉe la aliaj la mallongigon KOVIM-19). La principo de internacieco permesas, verdire, neniun alian formon por ĉi tiu unike internacia katastrofo; la ideo, ke “komunuza nomo” (krom, simile al “aidoso”, “kovimo” aŭ “kovido”) enradikiĝos en Esperanto malgraŭ la internacia normo ŝajnas al mi malverŝajna. Aliflanke, kelkloke termina supozo endanĝerigas…kaj ne nur la sencon. Espereble la homaro, survoje al genra egaleco, ne estas en “longa proceso” (39, eĉ sampaĝe kun la verŝajne celata formo, procezo), nek trovantaj ajnajn “kurentoj” en akvo (92—estu “fluo”).

Malgraŭ sia Esperantisteco, ĉiu aŭtoro jungas sian ĉaron al faktoj, ne al optimismaj fantazioj ankoraŭ oftaj en la Esperanto-movado. (Se oni volas agi internacie, ja estas iom kompromite pensi, ke, trovinte unu sufiĉe facilan solvon al problemo ne rekonata de ĉiuj, oni kapablas tiel fari por ĉiuj problemoj, eĉ la universale konataj.) Anstataŭ serĉi deus ex machina ekstere, la verkintoj ĝenerale agnoskas la fakton, ke ne eblas facile levi ĉiujn al la vivnivelo de tiuj bone provizitaj per edukado, laboro, servoj, kaj sekureco sen kompromisoj ĉiuflanke. Obstinaj baroj abundas—politikaj, klimataj, ekonomiaj. Sed la plej granda baro, ĉie videbla en la libro, estas la bremsenda homa naturo mem.

Dum jarcentoj, okcidentaj filozofoj kaj teologoj diagnozis ĉi tiun baron kiel Homo incurvatus in se (Homon fleksitan al si mem/en sin mem). Tiu bildo de ni kiel ĝibuloj nekapablaj vere vidi unu la alian pruviĝis ne eksmoda post la alveno de racionalismo, eĉ se la solvon antikvan oni ne plu akceptis. Corsetti, per sia sekulara mikroskopo rimarkigas jam en la unua ĉapitro la identan genon egoismo en la homaro kaj ĝiaj institucioj. Ĉi tiu konstato pelas nin al la cetero de la libro: kiel solvi ĉi tiel centran defion? Eĉ se kelkaj tro emfazas la efikon de individua agado, restas la klara pruvo, ke malkuna agado malmulton liveros krom sento de supereco efektive plu fleksanta nin en nian egoon. Imagante la abismon inter ni kaj la celata estonteco, ni ne povas pensi nur pri ni kiel kulpuloj sed pri ni kiel araneoj implikitaj en araneaĵo partete de nia propra kreado.

Se ni kreis la araneaĵon, estas eble, ke ni povos almenaŭ parte malimplikiĝi, sed nur se ni estas pretaj ĉesi ŝpini samtempe kun la aliaj. La facileco de la celara aprobo flanke de ĉiuj membro-ŝtatoj povus doni al ni la fortan esperon, ke efektiviĝos ĝuste tiel, aŭ la desperon, ke kelkaj neniam ĉesos ŝpini pro manko de sindevigo, malgraŭ asemblea ŝajnigo.

Se ni volas vidi atingojn anstataŭ sole celojn, ni devas refleksi nin kaj ankaŭ tiun parton de la socio, kiun ni povas influi–esperante ke aliaj same faras ĉi-epoke. Tonkin kredas, ke eĉ se Esperanto mem ne povas sorĉe solvi ĉi tiujn problemojn sola, “la Esperanto-movado povas ludi aparte gravan rolon en la influo de publika opinio pro tio, ke ĝi estas plene internacia komunumo, kiu pere de sia agado kaj siaj membroj, tuŝas amason da aliaj organizoj, movadoj, establoj” (109). Kaj tute prave.

Eĉ se oni ne povas frandi la libron kun grupo, mi forte rekomendas ĝin por scii bone kiel ni povas refleksi nin, karajn organizaĵojn, niajn registarojn, kaj niajn najbarojn kaj enlandajn kaj tutmondajn, de erarema egoismo al malfermiteco. Ja tio helpos al ni eviti la proverban fatalon, “okupi sen celo lokon sub ĉielo.”

Hans E. Becklin estas estrarano de ESF kaj luterana pastro.

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept