Krizoj montras karakteron.

Ĉi-jare, ESF montris fojon post fojo sian karakteron. Ni ne haltigis nian laboron, atendante normaliĝon. Anstataŭe, ni utiligis niajn rimedojn kaj sperton, helpante niajn partnerojn rapide transiri de ĉeestaj eventoj al retaj, ofte por la unua fojo.

Se vi partoprenis la jarkunvenon de CALICO (Computer-Assisted Language Instruction Consortium), la Mondan Festivalon de Esperanto, aŭ la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK), vi jam vidis niajn sukcesojn propraokule.

Ĉi tia fleksebleco estas eksterordinara—kaj eksterordinare kosta.

Vi scias, ke kiam homoj volas esplori la kruciĝon de lingvo kaj justeco je la plej alta nivelo, ili turnas sin al ESF. Kiam Esperantistoj serĉas kursojn, edukajn materialojn, aŭ aliajn rimedojn, ili turnas sin al ESF kaj ĝiaj longdaŭraj projektoj NASK, Lernu!, Edukado.net, kaj Tekstaro.

Nia sukceso venas de nia vasta, longdaŭra perspektivo. Io signifa rezultas el niaj prioritatoj (esplorado, arkivado, kaj edukado) nur post multe da laboro kaj investado flanke de ESF kaj ĝiaj partneroj. Malgraŭ tio, ni scias, ke se ESF ne investas en tiujn prioritatojn, neniu alia transprenos la laboron; simple estas tro koste kaj komplike fari tion.

Sen vi, ni ne povas investi en la komplikitajn, longdaŭrajn projektojn, kiuj povas vere efiki en nia strebado “por lingva justeco en multkultura mondo.” Niaj konstantaj subtenantoj sukcesigis ĉi tion ĝis nun. Kiam vi aliĝas al tiu rondo, ni scias, ke ni povas pligrandigi nian laboron.

Bonvolu donaci hodiaŭ per reta donaco. Danke al vi, nia laboro daŭras senĉese–kaj dum ĉi tiu krizo kaj poste.

Kore,
Humphrey Tonkin
Prezidanto de ESF

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept