La teamo de la Culpeper Language Learning Center ĉe Gustavus Adolphus College, kune kun volontuloj de multaj diversaj lokoj, nun kreas serion da senpagaj ludoj sub la nomo Major Trivia [ĉar ili sekvas la popularan modelon de ludoj kun demandoj kaj respondoj pri bagatelaj faktoj] por helpi lingvolernantojn plivastigi siajn sciojn pri la studata lingvo (la cellingvo) kaj ĝia vortprovizo. La ĉefa aliro kombinas la avantaĵojn de lernado bazita sur ludoj kun tiuj de lernado bazita sur faka enhavo. La fokuso de perfaka lernado estas ĉefe sur la engaĝiĝo kun la lingvaĵo de difinita fako anstataŭ, ekzemple, sur la gramatiko. Kroma profito de la ludoj estas ke ili ankaŭ helpas firmigi utilajn sciojn rilate la studobjekto(j)n lude traktata(j)n.

Per tiuj ĉi ludoj lernantoj povos interagi kun la cellingvo en diversaj fakoj. La nuna plano inkludas ĉ. 50 kategoriojn, inter kiuj estas historio, kuirarto, ludokreado, latinamerikaj studoj, komputiko, komerco, religio, lingvistiko, mediaj studoj kaj multaj pli. Ĉiproceze oni familiariĝos kun la cellingvaj terminoj uzataj en tiuj ĉi specifaj fakoj. La ludoj estos disponeblaj por lernantoj de ajna grado sed kredeble pleje helpos tiujn sur la progresintaj aŭ superaj niveloj.

Ni penas havigi la ludojn al granda gamo da lernantoj. Pro tio, inter niaj cellingvoj aktuale troviĝas la araba, la bengala, la ĉina (mandarena), la ĉina (kantona), la dakota, Esperanto, la fiĝia, la filipina, la franca, la germana, la greka, la havaja, la helena, la hindia, la hispana, la indonezia, la itala, la japana, la korea, la lakota, Latino, la maoria, la marata, la miaa, la navaha, la nederlanda, la norvega, la panĝaba, la portugala (brazila), la portugala (eŭropa), la rusa, la samoa, la somala, la svahila, la sveda, la tagaloga, la tahitia, la tamila, la telugua, la tonga, Urduo kaj la vjetnama.

Tiuj ĉi lingvoj inkludas la 20 plejmulte parolatajn lingvojn de la mondo, ofte instruatajn duajn lingvojn kaj kelkajn aliajn de speciala intereso. Ni ĵus aldonis Esperanton al la listo!

Por realigi tiun ĉi projekton ni serĉas kiel eble plej multajn volontulojn por esperantigi niajn anglalingvajn demandojn. Pli specife, ni bezonas vian helpon rilate tradukadon en Esperanton! La ludoj estas bonega ilo por helpi al kaj novicoj kaj pli spertaj lernantoj pligrandigi sian esperantan vortostokon, do jen oportuna okazo kunlabori en unika projekto. Se vi havas intereson helpi traduki en Esperanton (aŭ iun alian lingvon), bv. komuniki tion al Jeremy A. Robinson, direktoro de la Culpeper Language Learning Center, plenigante la volontulan formularon en la projekta retpaĝaro.

Aldone, eventuale interesos profesiulojn antaŭaj kaj venontaj okazoj ekscii pli pri la projekto:

  • 7 Majo 2020: Culpeper Games: Video Games Teaching Languages and Cultures. Jeremy A. Robinson. IALLT Retseminario. (International Association for Language Learning Technology)
  • Marto 2021: Target Language Vocabulary in Specific Content Areas with Major Trivia (Presentaĵo). Jeremy A. Robinson, Nicole Cundiff, Kelsey Leppert, D. Melanie Kistnasamy. CSCTFL 2021 Convention. (Central States Conference on the Teaching of Foreign Languages)
  • Junio 2021: An Exploration of Culpeper Games (Montrejo). Jeremy A. Robinson, Ingrid Kubisa, Reidun Kubisa, aliaj ankoraŭ nekonfirmitoj. CALICO Conference. (Computer Assisted Language Instruction Consortium)

Bv. viziti la projektan retejon kaj plenigi la volontulan formularon. Se vi havas pliajn demandojn, bv. kontakti Jeremy A. Robinson ĉe jrobins3(ĉe)gustavus.edu.

Jeremy A. Robinson, docento ĉe Gustavus Adolphus College, St. Peter, Minesota (Usono).

Kun koraj dankoj al Bill Maxey por la traduko.

This article is also available in English.
We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept