Imagu vin enplektita en jura proceso, kiu disvolviĝas en lingvo kiun vi malfacile komprenas aŭ en kiu vi malfacile esprimas vin.

Imagu trovi vin en hospitala litejo, kie neniu komprenas, kion vi diras.

Imagu loĝi la tutan vivon en la sama lando, kaj neniam sperti agnoskon flanke de la registaro por la lingvo kaj kulturo en kiuj vi kreskis.

Tiaj spertoj estas oftaj en landoj ĉirkaŭ la mondo. Kiom oftaj? Nu, por diri honeste, ni ne scias, precize. Plene sciebla, aliflanke, estas la fakto ke la prilingvaj decidoj de registaroj forte influas la bonfarton de ties civitanoj, foje tre negative.

Jen en nuksoŝelo la problemo: Ĉiuj ŝtatoj entenas civitanojn kaj enloĝantojn, kiuj inter si parolas multajn lingvojn. Ankaŭ migrantoj kaj rifuĝintoj, eĉ se ili nur portempe troviĝas en iu lando, bezonas aliron al gamo da servoj inkluzive de jura protekto, sanservoj kaj edukado. Tamen, la lingva demando ofte rolas nur akcesore en la planado kaj mastrumado de tiaj programoj. Ofte oni garantias aliron al tiaj servoj nur en la ĉefa lingvo de la koncerna lando, aŭ en unu-du pliaj. Pro tio, homoj suferas – ofte la samaj homoj, kiuj jam suferas pro aliaj specoj de malegaleco kaj maljusteco.

Kiam lingvopolitiko aperas en la novaĵoj, aŭ en politikaj debatoj, ofte temas pri la rolo de “oficialaj lingvoj” – lingvoj kiuj ricevas prioritaton, simbolan kaj praktikan, en la agadoj de la registaro. La koncernaj lingvoj ne estas nepre tutlandaj; ŝtatoj organizitaj laŭ federacia sistemo povas inkluzivi lingvojn kiuj estas oficialaj nur je regiona nivelo. En prototipa situacio, tio respondas al la bezonoj de “aŭtoĥtonaj” minoritatoj – kulturaj komunumoj kiuj loĝis sur tiu teritorio jam centojn aŭ eĉ milojn da jaroj. Tiaj aranĝoj tamen eble malmulte utilos al aliaj lingvogrupoj.

Ekzistas ankaŭ malkongruoj inter tio, kion registaroj diras, kaj kion ili faras. Foje la promesoj de lingva plifaciligo ne realiĝas en efika maniero. Foje la plifaciligoj realiĝas je loka nivelo, sensisteme. Institucioj kiel hospitaloj, centroj por rifuĝintoj, kaj lernejoj eventuale trovas siajn proprajn kreajn solvojn al lingvaj defioj. En la plej multaj landoj, malfacilas akiri kompletan bildon, i.a. ĉar la registaro ne kolektas la bezonatajn informojn.

Ĝuste pri ĉi tiaj temoj oni diskutis en reta kolokvo pri lingva justeco kaj ŝtata politiko, la 16an de oktobro 2020, financita de ESF kaj organizita de Michele Gazzola (Ulstera Universitato). Ĉeestis pluraj dekoj da esploristoj pri politikaj temoj el landoj tra la mondo. La kunveno estis fokusita al evoluigo de metodo por kompari la nivelon de lingva justeco en diversaj regionoj kaj landoj. Tian mezurilon soci-sciencistoj nomas “indekso”. Bone konata ekzemplo estas la Indekso de Homa Evoluigo (IHE) kiun publikigas la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj; ĝi kombinas datumojn pri la mezaj vivolongo, eduknivelo kaj laŭkapa enspezo por krei rangoliston de ĉiuj landoj en la mondo.

Indeksoj estas trafa maniero tiri la atenton de registaroj al tiuj aferoj, kiujn ili mezuras. La IHE vekas debatojn inter fakuloj pri evoluigo pro tio, ke ĝi reduktas kompleksajn problemarojn al unusola skalo, sed ĝuste tiu simpleco estas politika forto. Ĉu oni povus fari same pri lingva justeco?

Kiel estus atendeble, la fakuloj en la oktobra kolokvo esprimis diversajn vidpunktojn pri tiu demando. Ekonomikisto François Grin (U. Ĝenevo) prilumis, kiel kontestata estas la nocio “inkluziveco” en rilato al lingvo. Politikologo Gordon Marnoch (Ulstera U.) notis ĝeneralan skeptikemon rilate al “objektivaj” mezuroj de registaraj atingoj. Filomena Maggino (Sapienza U. di Roma) direktis atenton al la metodologiaj defioj ligitaj al la mezurado de kompleksaj sociaj konceptoj kiel vivkvalito. Ĉiuj konsentis, ke temas pri pensprovoka defio.

Aliaj prelegantoj pritraktis la demandon, kion tia indekso devus mezuri, kaj kiamaniere. Andrew Shorten (U. Limeriko) pridiskutis la rolon de lingvo de diversaj ŝtataj programoj por subteni la integriĝon de migrantoj. Gabriele Iannàccaro enkondukis la koncepton de “lingva maltrankvilo” kiel simptomo de lingva maljusteco. Brian Carey (Kolegio Trinity, Dublino) argumentis por atento al individuaj preferoj en la mezurado de lingvaj (mal)avantaĝoj. Bengt-Arne Wickström (Andrássy U. Budapeŝto) demonstris, kiel la teknikoj de bonfarto-ekonomiko aplikeblas al la analizado de lingva diskriminacio kontraŭ minoritatoj.

D-ro Gazzola, la kunvokinto de la kolokvo, substrekis la bezonon de pragmata aliro. Indekso nepre bezonas bonajn datumojn. Kvankam ekzistas multaj eblaj difinoj de lingva justeco (same kiel de, ekzemple, “homa evoluigo”), realigebla indekso devos fokusiĝi al tiuj aspektoj de la ŝtata politiko, kie bonaj datumoj estas haveblaj el gamo de landoj, kaj, en federaciaj sistemoj, de ĉiu unuopa subŝtato aŭ provinco. Doktoriĝa kandidato Cecilia Gialdini nuntempe laboras sub la gvido de d-ro Gazzola por identigi promesplenajn indikilojn kiuj plenumas tiun kriterion.

Malnova edukscienca proverbo diras, ke ni mezuras, kio gravas al ni. Evidente, lingva justeco estas unu el tiuj kompleksaj sociaj konceptoj kiuj defias facilan kapton. Sub la komplikaĵoj, tamen, troviĝas la vivoj de milionoj da homoj, kiujn malhelpas la rezisto de ilia registaro al liverado de servoj en la lingvoj, kiujn ili bezonas. Ni devas komenci mezuri justecon sur la lingvopolitika kampo, kaj uzi tiajn mezurojn por respondecigi registarojn. Belas konstati, ke ekiras laboro en tiu direkto.

Mark Fettes estas asocia profesoro en la Fakultato pri Edukado en Universitato Simon Fraser, Vancouver, Kanado, kaj vic-prezidanto de ESF

 

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept