Estas multaj aspektoj de lingvoj kiujn ni ne komprenas – aŭ intence ignoras. Ekzemple, oni multe diskutas pri la origino de lingvado, pri ĝia eltrovado kaj ĝia celo. Ĉu ni kreis lingvojn ĉar ni havis parolorganojn kaj la deziron paroli, aŭ ĉu ni evoluigis parolorganojn por povi paroli?

Kaj ni daŭre diskutas pri la celo de la lingva kapablo – kiel, kie, kiam uzi lingvojn.

Kaj lingvado rilatas ne nur al parolado: egale gravas aŭskultado. Parolado permesas al ni kunmeti kaj transdoni niajn pensojn; aŭskultado rompas nian izolon, avertas nin, trankviligas nin, permesas al ni gajni informojn el la spertoj de aliuloj.

Se oni esceptus, ke lingvado estas produkto de la parolorganoj, kaj ke ni uzas ĝin por esprimi niajn emociojn kaj bezonojn, oni ne povus nomi lingvadon pure “natura”: lingvoj ne kreskas el la tero, plene kompleksaj kaj subtilaj, kvazaŭ arbo aŭ floro. Ili estas farataj de homoj – home konstruataj, konservataj kaj konstante rafinataj – kvazaŭ temas pri sinprezento, kvazaŭ arto. Homoj alprenas al si vortojn kaj lernas regulojn: ili malfermas lingvon kiel ombrelon, aŭ tendon, ĉar ili lernis kiel konstrui kaj starigi ĝin.

Estas ankaŭ aliaj reguloj kiuj akompanas lingvojn: reguloj kiuj helpas nin uzi lingvojn kolektive. Vicado, ekzemple. Ĉi tiuj reguloj permesas al ni indiki al aliaj konversaciantoj, ke ni havas ion por diri kaj deziras ke ili aŭskultu; sekvado de tiuj samaj reguloj igas nin cedi al alia parolanto. Kiam, ekzemple, debatanto superparolas sian oponanton, aŭ ne permesas al li paroli, li rompas la regulojn de vicado. Iuj el ni pli bone sekvas tiujn regulojn ol aliaj – virinoj pli bone ol viroj, ekzemple. Kaj paroli super aliaj personoj, rifuzi doni al aliuloj la okazon paroli, estas ofte konsiderata formo de tiranumo.

Diversaj socioj evoluigis diversajn manierojn esprimi kaj uzi lingvadon: ili kreis malsamajn lingvojn. Tiuj malsamaj lingvoj estas kutime reciproke nekompreneblaj: ili disdividas unu socion de alia, unu genton de alia gento. Kaj, ene de tiuj lingvoj, pliaj variaĵoj markas apartajn grupojn. Iuj homoj parolas pli ol unu lingvon – multe pli da homoj ol ni, en niaj okcidentigitaj kaj vertikale konstruitaj naciaj ujoj, emas supozi. Tia komunikado trans lingvoj estas esenca por nia funkciado kiel pli granda komunumo: se ni povas aŭskulti kaj paroli unuj kun aliaj, malpli verŝajnas, ke ni turnos nin al brutala perforto. Tiuj kiuj parolas pli ol unu lingvon rolas kiel perantoj.

Kompreneble, tamen, ni klopodas persvadi aliajn homojn paroli nian lingvon anstataŭ igi nin lerni ilian. Tiuj kiuj havas la potencon povas dikti la lingvon. Ni denaskaj angleparolantoj havas tiurilate bonŝancon: ni akiris multan negockapitalon per la forto de nia scienca komunumo, nia riĉeco, nia engaĝiĝo kun la mondo. Ni sukcese konvinkis multajn parolantojn de aliaj lingvoj, ke indas lerni la nian, kaj ni staplis amason da informoj en la angla lingvo – eble pli ol en iu ajn alia lingvo.

Sed tio igis denaskajn parolantojn de la angla pigraj – aŭ postulemaj. Kial lerni la lingvojn de aliuloj se tiuj aliaj homoj povas esti persvadataj lerni la nian? Kial komunikiĝi kiel egaluloj kiam eblas komuniki kiel avantaĝuloj? Se vicado aplikiĝas ene de lingvoj, kial ni supozu ke ĝi validas ankaŭ inter lingvoj? Nu, ni ne tion faras: ni parolas angle kaj atendas, ke aliaj homoj nin komprenu, aŭ lernu nin kompreni.

Temas pri speco de vicado en kiu ĉiam estas nia vico – en kiu tiu kiu mastras la anglan parolas, kaj la aliaj aŭskultas. Tio similas tiun tiranumon al kiu mi jam aludis. En ĉiu ajn alia kunteksto oni nomus tion maljusta diskriminacio, do favoradon de unu grupo super alia surbaze de ĝiaj propraj karakterizoj.

Oni vaste samopinias, ke ni ne juĝu homojn pure kaj nure surbaze de la lingvo kiun ili parolas. Rigardi hispanparolantojn en Usono kiel esence malsuperajn al parolantoj de la angla – tio estus prave rigardata kiel rase diskriminacia. Tamen, ni rutine traktas parolantojn de aliaj lingvoj kvazaŭ ili estas neadekvataj, aŭ handikapitaj, aŭ sensciaj – ĉar ili ne parolas nian anglan lingvon.

Estas ŝoke, ke pli da homoj ne interpretas tian praktikon kiel diskriminacian. Se vi volas sukcesi en internacia komerco, aŭ diplomatio, aŭ scienco, kaj vi ne estas denaska parolanto de la angla, vi nepre lernu la diferencon inter hear kaj here, inter save kaj shave; vi nepre lernu la diferencon inter perfekta prezenco kaj kontinua prezenco. Kaj vi ankaŭ lernu kiel literumi. Sume: se via angla ne tre bonas, via kariera sukceso probable ne tre bonos. Ne gravas viaj diplomoj kaj doktorecoj: sen la angla lingvo vi estas kondamnita al silento.

Por ni angleparolantoj, sukceso komerca aŭ akademia aŭ scienca dependas de mastrado de la koncernaj fakoj; por ĉiuj aliaj, temas pri mastrado plus la angla.

Kaj se vi aŭskultas anglalingvan konversacion inter denaska parolanto de la angla kaj, ni diru, ĉina diplomato ĉe Unuiĝintaj Nacioj, plej verŝajne la denaska angleparolanto pli multe parolas ol la ĉino kaj tute nature dominas la konversacion. Kompreneble, la ĉina registaro sendas nur kapablajn parolantojn de fremdaj lingvoj por trakti kun UN en Novjorko aŭ Ĝenevo, sed ili tamen ne estas plene egalaj; la usonanoj kaj britoj ja ne havas saman handikapon: oni povus diri (laŭ George Orwell), ke ili estas pli egalaj ol la aliaj.

Maljusta diskriminacio surbaze de lingvoj estas ofta en internacia komunikado. Multaj denaskaj parolantoj de la angla lingvo ŝokiĝus pro tiu akuzo, sed temas pri simpla fakto. En ESF ni faras nian eblon subteni tiujn kiuj celas superi tian lingvan malegalecon. Nia celo estas igi internacian lingvan komunikadon kiel eble plej egaleca kaj sendiskriminacia. Pro tio ni subvencias projektojn por antaŭenigi lingvan justecon, pro tio ni serĉas vojojn por fortigi lingvan egalecon, pro tio ni subtenas projektojn por plibonigi lingvajn servojn en internaciaj organizaĵoj, kaj pro tio ni subtenas programojn por instrui kaj antaŭenigi Esperanton (sed ne nur Esperanto).

La vorto “Esperantic,” kreita antaŭ duonjarcento, ne signifas “priesperanta” sed “rilata al klopodoj egaligi lingvojn.” Esperanto ja konsistigas unu el tiuj klopodoj, sed “esperantikaj” studoj rilatas al ĉiuj streboj por forigi lingvan diskriminacion kaj antaŭenigi lingvan egalecon. Nuntempe, ekzemple, ni subtenas projekton, bazitan ĉe Universitato Ulster en Nord-Irlando, por starigi indekson de lingva justeco, en kiu lando aŭ komunumo povas esti taksata rilate sian malfermitecon al lingva diverseco kaj, samtempe, siajn klopodojn transponti tiun diversecon. Alia nia projekto estas esploro pri konservado de indiĝenaj lingvoj inter migraj laboristoj en Meksiko; ankoraŭ alia traktas lingvan politikon ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Iuj projektoj rilatas rekte al Esperanto: ĝia utiligo en la Hispana Interna Milito, ĝia frua historio en Meza Eŭropo, la situacio de denaskaj parolantoj de Esperanto. Ni celas meti lingvan justecon kaj la historion de tiurilataj klopodoj en unuan lokon en nia laboro.

Kion celas lingvado? De kie ĝi venis? Se ni trovos respondojn al tiuj demandoj, ni sciigos vin – sed kompreneble nur kiam venos nia vico paroli…

Humphrey TonkinPrezidanto, Esperantic Studies Foundation

We use cookies in order to give you the best possible experience on our website. By continuing to use this site, you agree to our use of cookies.
Accept